Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pli ol 3500 ŝatantoj de UEA en Facebook
2013-04-07

 

    La nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook ("Vizaĝlibro") atingis 3500 la 31-an de marto. La paĝo estis kreita la 5-an de novembro 2009.

 

    Kun 470 ŝatantoj Brazilo havas la unuan lokon en la laŭlanda statistiko. Aliaj pintaj landoj estas Usono (315), Francio (212), Pollando (160), Italio (157), Hispanio (143), Germanio (114), Meksiko (109), Argentino (103) kaj Rusio (88).

 

    En Brazilo troviĝas ankaŭ la du urboj kun plej multe da ŝatantoj: San-Paŭlo (57) kaj Rio-de-Ĵanejro (55), sekvataj de Parizo (47), Hanojo (40), Budapeŝto (36), Bonaero (34), Santiago de Ĉilio kaj Varsovio (po 33), Seulo kaj Vilno (po 29), Moskvo (28), kaj Romo kaj Belo Horizonte (po 25).

 

    71,2% de la ŝatantoj de la UEA-paĝo en Facebook estas viroj kaj 27,3% virinoj, dum 1,5% ne anoncis sian sekson. Viroj do estas iom pli forte reprezentataj ol en la individua membraro, kie 66% estas viroj, 31% virinoj kaj 3% ne anoncis sian sekson.

 

    Per sia Facebook-paĝo UEA atingis publikon, kiu estas multe pli juna ol la kotizanta membraro. Entute 40,5% de la ŝatantoj estas malpli ol 35-jaraj, dum inter la individuaj membroj ilia proporcio estas 7,3%.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng