Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la Boao-a Forumo de Azio '2013
2013-04-07


En la gazetara konferenco pri raportoj de la jarkunveno 

 

    La 7-an de aprilo okazis en Hainan-provinco de Ĉinio la inaŭgura ceremonio de la Boao-a Forumo de Azio '2013. Ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan.

 

    En la ĉi-jara jarkunveno partoprenas pli ol 2.5 mil homoj inkluzive de pli ol 10 ŝtataj gvidantoj el Azio kaj aliaj regionoj, estroj de internaciaj organizoj kaj reprezentantoj el 43 landoj kaj regionoj. La kunveno allogis al si pli ol mil raportistojn el pli ol 200 novaĵ-organizoj de la mondo.

 

    Dum la jarkunveno okazas 54 diskutoj pri la ĉeftemo "Azio serĉos komunan disvolviĝon: renovigo, respondeco, kunlaboro". La jarkunveno starigis temojn pri "renovigo" enhavanta renovigon kaj defion alfrontatajn de la monda ekonomio, ĉefa ekonomia ento kaj ĉefaj kampoj.

 

    La temoj de la jarkunveno estas bazitaj sur disvolviĝo de Ĉinio kaj samtempe direktas la rigardon al la tuta mondo. Ili tuŝas ne nur urbanizon de Ĉinio, ĝian reformadon kaj aliajn temojn kun ĉinaj trajtoj, sed ankaŭ eŭropan suverenan ŝuldan krizon, regadon de la internacia financo, monmiliton kaj aliajn temojn atentatajn en la mondo. Krome la ĉi-foja jarkunveno aranĝis forumojn pri grandaj aferoj de aliaj regionoj ekster Azio.

 

    La jarkunveno inaŭgurita en la 6-a de aprilo estos finita en la 8-a de aprilo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng