Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina maristo plenumis senhaltan vojaĝon ĉirkaŭ la mondo
2013-04-07


Guo Chuan celebras sian sukceson. 
 

Guo Chuan disfaldas la nacian flagon en la ceremonio. 

 

    Je 7:59:06 en la 5a de aprilo (laŭ la pekina tempo) ĉina maristo Guo Chuan revenis al sia hejmloko Qingdao, urbo de la provinco Shandong en orienta Ĉinio, veturinte per la velŝipo Qingdao 21. 6 mil marmejlojn ĉirkaŭ la mondo dum 137 tagoj, 20 horoj, 2 minutoj kaj 28 sekundoj. Li fariĝis la unua ĉino, kiu sukcese plenumis unuopan senhaltan navigacion ĉirkaŭ la mondo. Dum la vojaĝo Guo alfrontis multajn malfacilaĵojn, ekzemple implikiĝon en mara fiŝreto, suferon de tropika ŝtormo, paneon ĉe doldrumo, krevadon de ĵibo, misfunkciadon de radaro ktp. Li ankaŭ kreis la rekordon de unuopa senhalta navigacio ĉirkaŭ la mondo per 40-futa velŝipo, rekonitan de la Internacia Velada Federacio.

 

    En la 18a de novembro 2012 Guo forlasis la urbon Qingdao kaj komencis la unuopan senhaltan navigacion ĉirkaŭ la mondo per la velŝipo "Qingdao". Li veturis tra la Pacifika Oceano, ĉirkaŭ Horn-Kabo, tra la Atlantiko, preter Bonespera Kabo kaj tra la Hinda Oceano kaj fine revenis al Qingdao. La navigacia kurso, rekonita de la Monda Konsilio de Velad-Rapida Rekordo sub la Internacia Velada Federacio, estas senprecedenca ekstrema velado ekde la oriento.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng