Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aleksander Korĵenkov prelegos pri la historio de Esperanto en la 49-a BET
2013-04-08

de Povilas Jegorovas

 

    La programo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) estas komparebla kun la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Dum BET okazas multaj kursoj, prelegoj, ekskursoj kaj koncertoj. Riĉan klerigan programon havos ankaŭ la 49-a BET, kiu okazos de la 6-a ĝis la 14-a de julio en Utena de Litovio. Krom apartaj prelegoj de fakuloj el pluraj landoj, en la kleriga programo de la 49-a BET estos du prelegocikloj.

 

    Ni jam informis pri la kvarprelega ciklo de Petras Čeliauskas "Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo". Krome, en Utena Aleksander Korĵenkov prezentos sian kvinprelegan kurson "Historio de Esperanto".

 

    La Ruslanda ĵurnalisto, redaktoro kaj histori-esploranto Aleksander Korĵenkov estas unu el la plej konataj fakuloj pri la historio de Esperanto. Li multe laboris en arkivoj kaj bibliotekoj, kie li malkovris interesajn dokumentojn, kiujn oni ne konis pli frue. Surbaze de siaj esploroj Korĵenkov verkis multajn artikolojn (ili aperis plejparte en la revuo La Ondo de Esperanto kiun li mem redaktas), kelkajn librojn, interalie:

 

 

 

    Esperanto post la jaro 2000 (1998)

 

    Esperanto en Ruslando (kune kun Halina Gorecka, 2000)

 

    Historio de Esperanto (2005; aperis ankaŭ serbe)

 

    Homarano (2009, la 2a eldono 2011; aperis ankaŭ japane)

 

    Zamenhof (2010; aperis ankaŭ angle kaj slovake)

 

    Krome, li editoris gravajn verkojn de Drezen (Historiaj studoj, 1992) kaj Zamenhof (Mi estas homo, 2006).

 

    Ne laste pro sia historiista laboro Aleksander Korĵenkov ricevis la honoran titolon "La Esperantisto de la Jaro 2009" kaj (kune kun sia edzino Halina Gorecka) iĝis laŭreato de la prestiĝa Esperanto-kulturpremio, kreita de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen (2010).

 

    Dum tri jardekoj Aleksander Korĵenkov prelegis pri diversaj temoj, ligitaj kun la historio de Esperanto kaj ties aŭtoro Ludoviko Zamenhof en pluraj landoj de la mondo: Ruslando, Litovio, Pollando, Slovakio, Germanio, Finnlando, Hispanio, Britio...

 

    Sian kurson pri la historio de Esperanto li prezentis unuafoje en la Somera Esperanto-Kursejo (Jekaterinburg, aŭgusto de 1998). Ĝi estis kompletigita en 2003 kaj en 2004 por la instruista seminario de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno kaj por la kurso "Historio de Esperanto" en la Interlingvistikaj studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, kie Korĵenkov estas gastprofesoro pri la historio de Esperanto.

 

    La universitata kurso por studentoj, kiuj poste plenumas ekzamenon, estas sufiĉe ampleksa, sed por la ĝenerala publiko Aleksander koncizigis ĝin nur ĝis kvin unuhoraj lekcioj, kiujn li prezentos ĉi-jare en la 98a Universala Kongreso en Rejkjaviko. Sed la partoprenantoj de la 49-a BET havos la ŝancon viziti la kurson "Historio de Esperanto" de Korĵenkov du semajnojn antaŭ la Rejkjavika UK.

 

    Jen plia kialo veni al Utena ĉi-julie!

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng