Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio fortigas preventon kaj regadon de la epidemia stato de la birda gripo H7N9
2013-04-08


Desinfektado al birdbazaro en Ŝanhajo 

 

    Vespere de la 6-a de aprilo la Ĉina Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado anoncis, ke ĝis la 17-a horo de la 6-a de aprilo en Ĉinio estas 18 konfirmitaj kazoj de la homa infektiĝo je la birda gripo H7N9 kaj 6 infektitoj mortis. Homoj, kiuj havis striktan kontakton kun infektitoj, estas en medicina observado. Inter la kontaktintoj unu havis simptomon (estas esceptite, ke tiu homo infektiĝis je la birda gripo H7N9), la aliaj estas en bona sanstato. Nuntempe la epidemia stato estas en disvastiga situacio, tamen oni ne trovis, ke ĝi disvastiĝas inter homoj.

 

    La 6-an de aprio rilata departemento de Ĉinio anoncis staton de laboroj pri prevento kaj regado de la homa infektiĝo je la birda gripo H7N9. Matene de la 5-a de aprilo Li Bin, direktoro de la Ĉina Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado, okazigis kunvenon de la gvida grupo de prevento kaj regado de la epidemia stato por esplori kaj aranĝi la laboron pri prevento kaj regado de la epidemia stato.

 

    Lastatempe la centra registaro de Ĉinio okazigis specialan kunvenon kaj montris, ke oni devas bone fari la medicinan observadon al la striktaj kontaktintoj kun infektitoj de la birda gripo H7N9 kaj hospitaloj devas preni metodojn pri la regado de infektado por preventi disvastiĝon de la epidemia stato. Oni devas plenforte fari kuracadon kaj klopodi laŭ sia plej granda eblo por malmultigi morton de la infektitoj. Oni devas fortigi raporton pri la epidemia stato kaj enketon pri la epidemiologio, analizi kaj difini ĉefajn regionojn kaj ĉefajn homgrupojn por efike plifortigi la laboron de prevento kaj regado. Samtempe oni devas publikigi informojn pri la epidemia stato kaj senprokraste respondi la zorgojn de la popolanoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng