Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto ĉe la 13-a Monda Socia Forumo en Tunizo, Tunizio
2013-04-08

de FaMo, kun helpo de Renato Corsetti, Dorota Parzyszek kaj Muriel Lefort

 

    Sukcese okazis prezentado pri Esperanto dum la Monda Socia Forumo 2013. La ĉeesto de Esperanto en tiu Forumo estis iniciatita de la Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA kaj subtenata de la organizaĵoj "Esperanto Internacia" kaj SAT-Amikaro.

 


FaMo (staranta) kantas Esperante en muzik-akompano de tuniziaj amikoj. (Foto de Agnieszka Wolska)  
 

Franclingve pretigita detala afiŝo (Foto de D. Parzyszek)
 
 

La publiko en la forumo (Foto de A. Wolska)
 

 

    Dorota Parzyszek, poldevena tunizianino, estis la surloka organizanto de ĉio kaj multe laboris por konigi ĝin, interalie per evento, kiun ŝi kreis en Vizaĝlibro, per afiŝoj gluitaj diversloke kaj broŝuroj disdonitaj helpe de Muriel Lefort, esperantistino el GEM (Grupo Esperanto de Le Mans, Francio). Laŭdire 60 mil personoj kaj miloj da organizaĵoj partoprenis en la granda aranĝo, kiu okazis de la 26a ĝis la 30a de marto 2013. Sur giganta universitatejo de Tunizo amasiĝis budoj kaj okazis multnombraj debatoj kaj prelegoj. Do, malfacilis vidigi sin en tiu ĉi granda homamaso. 

 

    Ni disponis pri salono, en kiu okazis prelego pri Esperanto, "la lingvo de la printempo en la tuta mondo". Dorota enkondukis kaj vivigis la renkontiĝon. FaMo el Parizo kantis Esperantlingve kun du tuniziaj amikoj-muzikistoj. Ahmed Mansur el Maroko prelegis franclingve pri Esperanto. Ĉiuj aldonis detalojn kaj precizigojn responde al la demandoj de la publiko. Plej laste Dorota prezentis librojn, revuojn kaj KD-ojn en Esperanto.

 


Afiŝo, kiu anoncas la renkontiĝon pri Esperanto (Foto de D. Parzyszek)
 
 

Alia Esperanto-afiŝo (Foto de D. Parzyszek)
 

 

    Ankaŭ helpis Jean-Jacques M'u, franca instruisto, libro-eldonisto kaj Esperanto-parolonto. Li parolis pri Esperanto ankaŭ dum tri aliaj prelegoj, kiujn li iniciatis kadre de sia eldonista laboro (ABC' éditions). ( 图 4 ) ( 图 5 )

 

    Certe partoprenis en la Forumo aliaj esperantistoj: ni ekzemple eksciis, ke alia franca esperantisto el la pariza regiono, ano de La Amikoj de la Paco ĉeestis. Malgraŭ la preskaŭ unupersona laboro surloka de Dorota, kiu ĉion iniciatis kaj pretigis, la atingo estis tre pozitiva. Partoprenantoj el Tunizio diris, ke ili intencas lerni Esperanton; ĵurnalisto el Radio Campus (Parizo) faris intervjuon, ktp. Fakte la Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA jam ricevis la unuan kontakton de tuniziano, kiu estas lernanta Esperanton. Por la Forumo 2015, necesus pli anticipe kunigi la fortojn de ĉeestontoj. Tiel eblos pli efike konigi Esperanton per agoj pli videblaj kaj aŭdeblaj.

 

Redaktoro : USUI Hiroyuki

 

    - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

 

    Noto de la redakcio :

 

    La Monda Socia Forumo (MSF) estas internacia forumo kontraŭ nov-liberalisma tutmondiĝo, celanta konstrui mondon alternativan al la modelo de internaciaj firmaoj, alinome "alimondisma" el ĝia devizo: "Alia mondo eblas". Por la unua fojo ĝi okazis en Porto Alegre, Brazilo en la jaro 2000. Plurajn fojojn esperantistoj aktive partoprenis en la forumo por prezenti Esperanton.

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng