2013-04-08
 Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj |
Vespere de la 6-a de aprilo Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, telefone parolis kun Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN. Ban Ki-moon menciis pri la situacio de la Korea Duoninsulo kaj esperis, ke ĝi malstreĉos kaj stabiliĝos. UN volas kontinue komuniki kun Ĉinio kaj aliaj koncernaj flankoj.
Wang Yi diris, ke Ĉinio donas grandan atenton pri la streĉa situacio kaj insistas solvi problemon per dialogo, efektivigi sennukleigon kaj stabilecon en la Korea Duoninsulo, najbaro de Ĉinio. La ĉina flanko oponas rajt-atencon en la duoninsulo kaj apelacias trankviliĝon de ĉiu flanko por efektivigi la stabilecon. Ankaŭ Ĉinio vokas refunkciigi la 6-flankan intertraktadon por solvi problemon per dialogo.
Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|