Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Germanaj esperantistoj okazigis kunsidon kaj prelegojn
2013-04-09


Grupfoto por memoro de la kunveno

 

    La Esperanto-Ligo de Malsupra Saksio (Niedersachsen) en Hannover, Germanio, organizis sian jarĉefkunvenon. Invitita gasto estis Thorsten Sueße, kiu legis ĉapitrojn el sia sukcesa priesperanta germanlingva krimromano. Post la oficiala kunsido al la programo kontribuis partoprenantoj el Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo: Ewa Kukielka prelegis pri la Bahaa kredo, Peter Zilvar pri la sekreta lingvo de migrantaj muzikistoj el Hundeshagen, Zsófia Kóródy rakontis pri spertoj el la lerneja agado kaj montris fotojn, prezentadmaterialon pri la uzo de arto por lingvoinstruado.

 

    Oni povas spekti la koncernajn fotojn en la fotoalbumo de la retejo ESPERANTO-URBO.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng