Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aktivado de la 64-a Monda Tago de Sano en Pekino
2013-04-09


Aktivado de la 64-a Monda Tago de Sano en Pekino 

 

    La 7-a de aprilo 2013 estis la 64-a Monda Tago de Sano. La Monda Sana Organizo unuafoje prenis hipertension kiel ĉeftemon de la Monda Tago de Sano. La Ĉina Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado aranĝis en Pekino aktivadon de konsultado pri preventado kaj kuracado de hipertensio, kaj senpaga kuracado.

 

    La ĉeftemo de la 64-a Monda Tago de Sano estas preventi kaj regi hipertension por preventi kardiovaskulajn malsanojn. La ĉeftemo elstarigis gravecon de la laboro pri preventado kaj regado de hipertensio, kaj emfazis malaltigon de riskoj de la cerba apopleksio kaj kardiovaskulaj malsanoj per regado de hipertensio.

 

    Laŭ konigo, en Ĉinio estas pli ol 200 milionoj da hipertensiuloj. Hipertensio povas kaŭzi koronarian kormalsanon, cerban apopleksion kaj aliajn kardio- kaj cerbovaskulajn malsanojn. Nuntempe kardio- kaj cerbovaskulaj malsanoj konsistigas 14% de la mortaj kaŭzoj kaj troviĝas en la unua loko de la mortaj kaŭzoj.

 

    Dum la aktivado specialistoj el la Ĉina Ŝtata Centro de Kardiovaskulaj Malsanoj kaj el specialaj hospitaloj faris kontakton kun aliaj partoprenantoj de la aktivado.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng