Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La prezidanto de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK renkontiĝis kun la tajlanda princino
2013-04-09


Yu Zhengsheng (dekstre) interparolas kun Maha Chakri Sirindhorn. 

 

    La 7an de aprilo s-ro Yu Zhengsheng, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), renkontiĝis en Pekino kun la tajlanda princino Maha Chakri Sirindhorn. Yu esprimis al ŝi bonvenon pro la denova vizito al Ĉinio. Li diris, ke ŝia Princina Moŝto estas konata kaj malnova amiko de la ĉina popolo; de pli ol tri jardekoj per siaj propraj spertoj ŝi konigas al la tajlanda popolo ĉinajn disvolviĝon kaj ŝanĝiĝojn, antaŭenigas kunlaborojn de la du landoj en kulturo kaj edukado, scienco kaj tekniko kaj en aliaj kampoj; tial ŝi meritas esti amika popola ambasadoro kaj unu el la dek internaciaj amikoj de Ĉinio.

 

    Yu atentigis, ke la nova gvidantaro de Ĉinio gravigas plu disvolvon de la amikaj interrilatoj kun Tajlando same kiel antaŭe, kaj Ĉinio volas kunlabori kun Tajlando por daŭrigi la tradicion de altrangulaj kontaktoj, vastigi pragmatajn kunlaborojn kaj solidigi la bazon de la popola volo por ke la ĉina-tajlanda amikeco senĉese disvolviĝu.

 

    Sirindhorn diris, ke ŝi vidis grandajn ŝanĝiĝojn en Ĉinio dum la lastaj jaroj kaj tre ĝojas pri la ĉinaj atingoj; ŝi volas klopodi plu por akceli amikecon inter Tajlando kaj Ĉinio kaj akceli la amikecon inter la du popoloj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng