2013-04-09
 La militŝipo Vendémiaire |
La 7-an de aprilo atingis al la Victoria Haveno en Hongkongo la franca militŝipo Vendémiaire por fari sian amikan viziton kaj por estis oficiale malfermita al la publiko.
Fabrikita en la jaro 1993, la ŝipo kun la elakviĝo de 2950 toneloj havas la longecon je 93.5 metroj kaj la larĝecon je 14 metroj. La nomo Vendémiaire originis en la vinberrikolta monato (de la 22-a de septembro ĝis la 21-a de oktobro) dum la Franca Revolucio okazinta en la 18-a jarcento. Ĝi estas la dua ŝipo nomita Vendémiaire.
Kiel franca eksterlanda militŝipo, Vendémiaire havas la taskojn de surmara patrolo, mara kunlaboro kun aliaj landoj kaj humana laboro. Ĝi antaŭe vizitis ĉinajn urbojn, kiaj Ŝanhajo, Qingdao kaj Guangzhou.
Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|