Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Intervjuo al funkciulo de la Indonezia Ministerio pri Eksteraj Aferoj
2013-04-09

de PIETRO FIOCCHI

 


Pribadi Sutiono (la unua de maldekstre) atente sekvas la malfermon de la kongreso. 
 

Pribadi Sutiono (maldekstre)
 

 

    Pribadi Sutiono, speciala asistanto de la ĝenerala sekretario ĉe la Indonezia Ministerio pri Eksteraj Aferoj en Ĝakarto, ĉeestis en la 6-a de aprilo la malfermon de la 1-a Indonezia Esperanto-Kongreso, akompanate de sia edzino. 

 

    Legante la mesaĝon de la ĝenerala sekretario kaj aldonante la sian, li substrekis ke, tute kiel en Esperantujo, paco kaj egaleco inter la homoj estas bazaj punktoj de la indonezia konstitucio, kiujn oni povas klare legi en ties antaŭparolo.

 

    La ministerio uzos Esperanton estonte

 

    Li afable rakontis al El Popola Ĉinio, ke estonte Esperanto fariĝos oficiala lingvo de la Indonezia Ministerio pri Eksteraj Aferoj, do ĝi estos la 17-a oficiala lingvo uzata ĉe la ministerio por la ĉiutaga laborado.

 

    Li sincere interesiĝis pri Esperanto kaj komencos ĝin lerni, ne nur pro persona plezuro, sed kiel efika "ilo de diplomatio", kiun ĉiuj, almenaŭ indoneziaj, diplomatoj devus kompetente mastri. Li memorigis nin, ke jam antaŭ dudek jaroj ĉe la sama ministerio laboris kelkaj diplomatoj, kiuj firme kredis en la komunikadpovo de Esperanto. Ŝajne, nun tiun tendencon ili revivigos.

 

    Pozitive por estontaj kunlaboroj

 


Pribadi Sutiono (dekstre) kaj la subskribinto
 

 

    Sciante ke unu el la kialoj de la unua indonezia kongreso estas fondo de la Indonezia Esperanto-Asocio, li certigis al ni, ke se tio okazos, la ministerio intencas iniciati daŭran kunlaboradon kun la naskiĝonta asocio. Tio povus esti grava ŝanco por ambaŭ. 

 

    Ni informis al li, ke la vietnamaj esperantistoj, kiuj bedaŭrinde ĉi-foje ne partoprenis en la kongreso, aparte atente rigardas al la indonezia Esperantujo, kie estas multe da diligentaj aktivuloj, ĉar en aliaj ASEAN-landoj la movado ankoraŭ ne estas tiom positiva kaj bonperspektiva. Eksciinte pri tio, li konfesis ke nun ili havas unu pluan oportunecon, esperantigante iom la diplomatiajn interrilatojn, por daŭre plibonigi la regionan kunvivadon.

 

    Dubojn li tute ne havas : entuziasme li raportos al la ĝenerala sekretario pri la unua "memorinda" indonezia kongreso en Bogor.

 

Redaktoro : USUI Hiroyuki

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng