Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vikipedio trovas Esperanton "senutila"
2013-04-10

 

 

    Komence de majo en Slovakio okazos seminario por provlegi kaj kontroli maŝintradukitajn Esperantlingvajn artikolojn por Vikipedio, kaj por diskutoj pri la maŝintraduka projekto WikiTrans kaj pri la ĝenerala evoluigo de Vikipedio en Esperanto.

 

    La aranĝo mem, inkluzive de loĝado kaj matenmanĝoj, estos financita de la esperantista organizaĵo E@I. Por kovri la vojaĝkostojn de tri organizantoj kaj de kelkaj partoprenantoj, la aktiva esperantista vikipediisto Michal Matúšov turnis sin al la fondaĵo Vikimedia por peti subvencion de 1, 300 eŭroj.

 

    Okazis intensa publika diskuto inter respondeculoj de Vikimedia, kiuj grandparte estis skeptikaj pri la valoro de Esperanto. Plej klare sian sintenon formulis la aŭstralia vikipediisto Tony1, kiu rakontis, ke li mem interesiĝis pri Esperanto en la aĝo de 12 jaroj, sed baldaŭ trovis ĝin tro eŭropeca. Li asertis, ke la Esperanta Vikipedio estas hobia projekto, en kiu ne estu investata mono el la fondaĵo.

 

    Tia iĝis ankaŭ la fina konkludo, kiun formulis Asaf Bartov, la ĉefo de la Vikimedia subvencia programo : "Mi devas diri tre klare, ke kvankam la Esperanta Vikipedio troviĝas en la serviloj de la fondaĵo Vikimedia, kaj restos tie sen tempolimo, la ekzisto, kultivado kaj kresko de la Esperanta Vikipedio ne antaŭenigas nian edukan celaron. Neniu bezonas liberan scion en Esperanto; la Esperantlingva Vikipedio estas (same kiel la latina vikipedio) hobiula projekto, kaj sendube havas valoron por la celaro de la esperantistoj, sed ne helpas disvastigi liberan scion al homoj en la lingvoj en kiuj ili bezonas ĝin."

 

    Li plue komparas la Esperantlingvan Vikipedion kun la versioj de Vikipedio en latino kaj la malnovgreka. Tiuj Vikipedioj laŭ li estas bonaj iloj por hobiuloj por praktiki la lingvon, sed kiuj same kiel la Esperantlingva neniel utilas por disvastigi la liberan scion. Tial li proponas, ke esperantistaj vikipediistoj petu subvenciojn por siaj projektoj el esperantistaj fontoj.

 

    Tamen, subvencioj por la Esperantlingva parto de Vikifontaro laŭ li povos esti konsiderataj de la fondaĵo Vikimedia, ĉar male ol la kreskigo de la Esperantlingva Vikipedio, la kolektado de libere uzebla originala literaturo en Esperanto laŭ li estas kongrua kun la celoj de la fondaĵo.

 

    La deklarita celo de la vikimedia movado estas "kapabligi kaj kuraĝigi homojn tra la mondo kolekti kaj evoluigi edukan enhavon sub la libera permesilo aŭ en la formo de publika havaĵo, kaj distribui ĝin efike kaj tutglobe". La komisiono pro subvencioj do konkludis, ke por tiu celo Vikipedio en Esperanto neniel povas utili.

 

    Laŭ Marek Blahuš, estrarano de E@I kaj unu el la organizantoj de la seminario, la sama argumento estis jam pli frue uzita en alia diskuto pri la subvencio, kiu tiam tamen fine estis aljuĝita, ĉar temis pri la projekto, en kiu Esperanto estis nur unu el la uzataj lingvoj.

 

    -- Oni rimarku, ke la negativa opinio pri Esperanto tute ne estas oficiala opinio de la tuta Vikimedia Fondaĵo, sed nur konkludo farita de kelkaj anoj de ties subvencia komisiono (kies konsisto cetere de tempo al tempo ŝanĝiĝas). Simile kiel en la vikimediaj projektoj kaj suborganizoj, ankaŭ en la Fondaĵo aktivas pluraj personoj kun neŭtrala aŭ eĉ pozitiva bildo pri Esperanto, klarigas Marek Blahuš.

 

    En la plua diskuto pri la valoro de Esperanto por Vikipedio li planas atentigi interalie, ke Esperanto povas peri edukan enhavon al homoj precize same kiel aliaj nedenaskaj lingvoj, ekzemple la angla. Krome la populareco de Vikipedio en Esperanto laŭ li montras, ke ja ekzistas homoj kiuj per Esperanto ricevas la "liberan scion".

 

    -- Fine, oni notu la pozitivan rimarkigon de la komisiono, kiun ĝi faris pri la Esperanta Vikifontaro. Do eble ankaŭ tio estas vojo elprovinda, kaj ankaŭ pri tiu ĉi kampo E@I jam havas certan sperton.

 

    Eĉ se la fondaĵo Vikimedia efektive poste konsentos doni subvencion al la projekto rilata al la Esperanta Vikifontaro, oni povas suspekti, ke la nun publike esprimita negativa prijuĝo pri la valoro de Esperanto kiel peranto de scioj malfavore influos la emon de esperantistoj estonte donaci monon al Vikipedio.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng