Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping kunsidis kun reprezentantoj de ĉinaj kaj alilandaj entreprenistoj
2013-04-10


Xi Jinping (la 4-a de maldekstre en la fronta vico) kunsidas kun ĉinaj kaj alilandaj entreprenistoj. 

 

    La 8-an de aprilo en Boao de Hainan-provinco ĉina prezidanto Xi Jinping kunsidis kun 32 estroj de ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj partoprenantaj en la Boao-a Forumo de Azio '2013. Xi Jinping diris, ke entreprenistoj estas gravaj fortoj por krei laborpostenojn kaj riĉaĵojn, novaj fortoj por akceli disvolviĝon kaj kunlaboron, kaj ĉefaj partoprenantoj de la forumo. Li diris, ke la faradoj de la estroj havos gravan influon al la ekonomia disvolviĝo de Azio kaj al tiu de la mondo. Li esprimis, ke li volas aŭskulti iliajn opiniojn kaj fari interŝanĝojn kun ili.

 

    6 ĉinaj kaj alilandaj entreprenistoj konigis la staton de sia entrepreno pri investado kaj funkciado en Ĉinio. Ili unuanime esprimis la fidon pri persisto de Ĉinio en profundigo de reformado kaj la atendon pri ĝia grandigo de pordo-malfermo, kaj kredas, ke Ĉinio havos vastan perspektivon en ekonomio kaj bonajn ŝancojn en komerco. Ili volontas daŭre klopodi por serĉi evoluon en Ĉinio, disvolviĝi kune kun Ĉinio kaj fari kontribuon por realigo de la revo de Ĉinio.

 

    Aŭskultinte la parolojn de la entreprenistoj Xi Jinping diris, ke Ĉinio daŭre malfermos sian pordon al diverslandaj investantoj kaj esperas, ke aliaj landoj ankaŭ plue malfermos sian pordon al la ĉinaj investantoj. Ĉinio firme oponas kontraŭ protektismo en ĉiu ajn formo kaj volontas per interkonsiliĝo bone trakti ekomoniajn kaj komercajn malakordojn kun rilataj landoj, kaj pozitive antaŭenpuŝi konstruadon de multflanka ekonomia kaj komerca sistemo ekvilibra, kune gajna kaj atentanta disvolviĝon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng