Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Ĉiuj por mi kaj mi por ĉiuj". Jen la idealo de Esperanto -- indonezia esperantisto Gunawan Wibisana
2013-04-10


Gunawan Wibisana, el la urbo Yogyakarta (Javo, Indonezio), instruisto de la ĉina lingvo ĉe la Akademio YKPN 

de PIETRO FIOCCHI

 

    Dum la 1-a Indonezia Esperanto-Kongreso, kiu okazis de la 5-a ĝis la 8-a de aprilo 2013, mi renkontiĝis kun indonezia esperantisto el la urbo Yogyakarta. Li afable rakontis al mi pri sia esperantista vivo.

 

    Gunawan Wibisana estas instruisto de la ĉina lingvo ĉe la Akademio YKPN (Yayasan Keluarga Pahlawan Negara: la Familia Asocio de la Herooj de la Registaro). Li naskiĝis en la jaro 1944, kaj esperantistiĝis en la jaro 1964, tute hazarde. Tio okazis kiel jene.

 

    Iutage li sidis en la restoracio de sia familio. Alvenis, kiel gastoj, lia amiko, Rijanto, kun alia persono kaj komencis interparoli en nekonata lingvo. Tuj kiam li aŭdis tiun strangan lingvon, li ekinteresiĝis pri ĝi, ĉar fakte li jam delonge amis lerni fremdajn lingvojn. Li demandis ilin, en kiu lingvo ili parolas. Ili respondis, ke tio temas pri la internacia lingvo Esperanto, kaj invitis lin partopreni en aranĝoj de la loka Esperanta klubo.

 

    Kiam li vizitis la klubon, li renkontis tie tute ekster sia atendo Herua, sian najbaron kaj samaĝulon. Antaŭe li tute ne sciis, ke Heroa jam estis aktiva esperantisto. Ekde tiam li komencis partopreni en la klaso de Esperanto unu fojon semajne krom en ferioj.

 

    Li ricevis formalan edukadon, en sia urbo Yogyakarta, en ĉinaj lernejoj, de la komenco ĝis supera mezlernejo. En Yogyakarta sola funkciis sep ĉinaj lernejoj. Ĉiuj ĉinaj lernejoj en la lando, tamen, estis fermitaj de la indonezia registaro en la jaro 1966. Ekde tiam plimulto de la ĉinoj loĝantaj ĉi tie fariĝis ne plu kapablaj paroli la ĉinan.

 

    Poste li fariĝis instruisto de la angla lingvo en iu lernejo en Yogyakarta, kaj en la jaro 1973 komencis private instrui ankaŭ la ĉinan. Li povis nur private instrui la lingvon, ĉar oni pli frue fermis la ĉinajn lernejojn, kiel jam dirite.

 

    Ekde la jaro 2004 li instruis la ĉinan ĉe la supre menciita akademio. Liaj studentoj estas la indonezianoj, kiuj studas importan-eksportan komercon. Al la studentoj li rakontas pri Esperanto kaj donas praktikajn informojn por ĝin lerni; iuj el ili efektive eklernis la lingvon.

 

    Fine mi demandis lin: Kio estas Esperanto laŭ li? Li respondis al mi, citante la jenan ĉinan proverbon: "rén rén wèi wǒ, wǒ wèi rén rén (ĉiuj por mi kaj mi por ĉiuj) ". Li substrekis, ke Esperanto estas unu el la efikaj iloj por realigi tiun ĉi idealon de paca kunlaborado en la mondo.

 

Redaktoro : USUI Hiroyuki

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng