Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pasporta Servo aperos plej frue en aŭgusto
2013-04-11

 

 

    La Pasporta Servo estis inter la temoj, kiujn pritraktis la estraro de TEJO en sia marta kunsido. La estraro decidis transdoni la respondecon de la projekto al la ĝenerala sekretario de la asocio, Paweł Fischer-Kotowski. Laŭ li, la listo de gastigantoj ĉi-jare aperos ankaŭ en la formo de la tradicia papera kajero -- sed ne antaŭ la eŭropa libertempa sezono.

 

    En la jaro 2008 TEJO decidis modernigi kaj enretigi la servon. La transiro rezultis en granda kaoso, kiun akrigis la manko de laborfortoj. La papera listo de gastigantoj por la jaro 2009 fine aperis nur en februaro de 2010, kun nefidinda enhavo.

 

    Neniu nova listo aperis en la jaro 2010, kaj en la jaro 2011 la komitato de TEJO eĉ konsideris la alternativon tute nuligi la Pasportan Servon, aŭ almenaŭ la paperan eldonon. Du trionoj el la voĉdonintaj komitatanoj tamen decidis, ke TEJO plu devas prizorgi la servon kaj aperigi ankaŭ la paperan libron.

 

    La kajero por la jaro 2011 tamen aperis ne en aprilo kiel promesite, sed en aŭgusto, tro malfrue por la libertempa sezono. En la jaro 2012 tute ne aperis papera listo. Libera Folio kontaktis la novan respondeculon pri la Pasporta Servo por ekscii, kiel statas la aferoj nun. Libera Folio: Kiel grava laŭ vi estu la Pasporta Servo en la prioritatoj de TEJO?

 

    Paweł Fischer-Kotowski: -- Mi persone trovas PS tre grava projekto kaj, kiel mi menciis jam antaŭe, mi forte esperas, ke TEJO ne nur pluvivigos ĝin, sed ankaŭ investos en ĝian evoluigadon, eĉ se la Pasporta Servo ne estas strikte junulara afero. Mi estas malferma por sugestoj kaj proponoj kaj mi ĝojas kiam la uzantoj faras konstruajn rimarkojn -- ili helpos al TEJO fari PS pli kaj pli bona. Sed la Pasporta Servo povos ekzisti nur se ĉiam troviĝos homoj, kiuj krom diri kion oni faru, pretos kontribui al la plenumo de tiuj taskoj. PS ĉiam invitas novajn kunlaborantojn!

 

    Libera Folio : Kiuj estas viaj prioritatoj en la plua laboro pri la Pasporta Servo?

 

    Paweł Fischer-Kotowski: Mi nur antaŭ nelonge transprenis tiun respondecon kaj mi ankoraŭ lernas pri la aferoj. Vi demandas pri miaj prioritatoj. Male al granda parto de mia generacio, mi trovas grava la paperan eldonon. La esperantistoj bezonas ĝin kaj konfirmas tion ne nur la demandoj de la interesitoj, sed antaŭ ĉio la vendonombroj. Ili nerefuteble montras kiom bezonata kaj grava estas la Pasporta Servo. Tamen, tio ne signifas, ke ni nun konservu poreterne la retpaĝon en ĝia nuna stato. La mondo ŝanĝiĝas kaj la Pasporta Servo ŝanĝiĝu kun ĝi, la retpaĝo fariĝis same fundamenta kiel la libro. Mi ŝatus arigi grupeton da homoj ĉirkaŭ la Pasporta Servo, kiuj kunlabore kaj alterne povus plenumi diversajn taskojn kiujn necesigas tiu projekto. Derk Ederveen sukcese flegis la Pasporta Servo dum jaroj sola, sed ni devas agnoski, ke nun ne plu eblas, ke nur unu persono prizorgu la tuton.

 

    Libera Folio : Ĉu la retejo nun estas stabila kaj funkcianta, ĉu estas planataj iuj baldaŭaj ŝanĝoj en ĝi?

 

    Paweł Fischer-Kotowski: La laboroj pri la retpaĝo plu daŭras, kvankam ili ne progresas kun kontentiga rapideco. Kompreneble, mi provos ilin akceli laŭ miaj modestaj ebloj -- mi ne estas programisto, tial mi povas nur superrigardi la taskoliston, sed ne mem plenumi ĝiajn unuopajn erojn. Dume la retpaĝo funkcias kaj la uzantoj povas modifi kaj ĝisdatigi siajn profilpaĝojn. Se aperas iuj problemoj aŭ bezonatas helpo pri la uzado de la Pasporta Servo, mi proponas kontakti landan organizanton aŭ mesaĝi al pasportaservo@tejo.org.

 

    Libera Folio : Kiel statas la afero pri papera listo de gastigantoj: kiam ĝi aperos, kiu ricevos ĝin senpage, kiu devos pagi?

 

    Paweł Fischer-Kotowski: La apero de la libro estas certa, sed mi ne pretas nun konfirmi iun precizan daton. La eldono postulas grandan laboron, kiu estas farata volontule. Se oni prenas en konsideron eblajn prokrastiĝojn, eĉ kun tre streĉa tempoplano aperigo de la libro antaŭ la Rejkjavika UK estas verŝajne nerealigebla.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng