2013-04-11
 Michael O' Leary (la unua de maldekstre), reprezentanto de MOS en Ĉinio, dum intervjuo |
La 8an de aprilo en Pekino la Ĉina Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado kaj la Monda Organizaĵo por la Sano (MOS) okazigis gazetaran konferencon pri la plej freŝaj informoj de homa infektiĝo je la birda gripo H7N9 kaj respondis demandojn pri la epidemio prizorgita en kaj ekster Ĉinio.
En la konferenco Michael O' Leary, reprezentanto de MOS en Ĉinio, rimarkigis, ke nun estas neniu atesto de transmisio de la viruso H7N9 inter homoj, kaj la viruso verŝajne venas el birdoj aŭ kortbirdoj; en kelkaj provincoj de Ĉinio troviĝas kelkaj sporadaj kazoj de homa infektiĝo je H7N9; MOS ne proponas limigi vojaĝojn al aŭ el Ĉinio, ĉar ekzistas neniu atesto, ke la nunaj kazoj rilatas al ĉinaj produktoj, tial MOS ne proponas, ke oni prenu ajnan komercan restrikton.
MOS faris la saman rimarkon en la 5a de aprilo. Ĉi-foje ĝi asertis, ke ĝi ne proponas, ke ĉiuj landoj kaj regionoj faru specialan ekzamenon al la vojaĝantoj ĉe enira trapasejo.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|