Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis en Pekino la 6-a Usona-Ĉina Interreta Industria Forumo
2013-04-11


Qian Xiaoqian prelegas en la inaŭguro. 

 

    La 9-an de aprilo inaŭguriĝis en Pekino la 6-a Usona-Ĉina Interreta Industria Forumo. Dum la forumo, kies ĉefa temo estas "Dialogo, interkomunikiĝo kaj interkompreno", la reprezentantoj el registaroj, akademiaj organizoj kaj entreprenoj de Ĉinio kaj Usono faras interŝanĝojn pri evoluo kaj regado de la interreto.

 

    La Usona-Ĉina Interreta Industria Forumo kune organizita de la Interreta Societo de Ĉinio kaj la kompanio Microsoft de Usono celas akceli interŝanĝojn kaj kunlaboron de Ĉinio kaj Usono en la interreta kampo. De la jaro 2007 la forumo kvinfoje okazis respektive en Seattle, Ŝanhajo, San-Francisko, Pekino kaj Vaŝingtono.

 

    En la inaŭgura ceremonio de la forumo prelegis Qian Xiaoqian, vicdirektoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj Robert Hormats, vicsekretario de la ŝtata departemento de Usono. Qian Xiaoqian diris, ke Ĉinio kaj Usono havas komunajn interesojn kaj respondecon en akcelo de interreta evoluo kaj en konservo de ĝia sekureco, kaj devas pliigi reciprokan fidon en konservo de reta sekureco kaj plue antaŭenpuŝi reciprok-utilan kunlaboron en la interreta kampo. Robert Hormats diris, ke la du landoj havas grandan potencialan forton en kunlaboro por evoluo kaj regado de la interreto kaj la du flankoj bezonas kunlaboron, sed ne antagonismon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng