Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio alvokis, ke Irano dialogu plu kun la ses landoj pri atomaj instalaĵoj
2013-04-12


Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio 

 

    La 10an de aprilo en regula gazetara konferenco Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, respondis demandon pri ekfunkciigo de du nukleaj instalaĵoj en Irano. Li diris, ke Ĉinio esperas, ke Irako havos substancan dialogon plu kun la ses landoj (Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio), plifortigos kunlaboron kun la Internacia Atom-Energia Agentejo por frue atingi progreson, kaj krei kondiĉojn por amplekse, longtempe kaj dece solvi la nuklean problemon de Irano.

 

    Laŭraporte en la 9a de aprilo Irano ekfunkciigis du nukleajn instalaĵojn. Irana prezidento Mahmoud Ahmadinejad diris, ke la okcidentaj landoj ne povas malhelpi al Irano posedi nuklean teknikon, nek povas forpreni ĝin de Irano, kaj la sola vojo estas kunlabori kun Irano. Fereydoon Abbasi, ĉefo de la Atomenergia Organizo de Irano, asertis, ke Irano plu produktos riĉigitan uranion kun pureco de 20%, se tio estos necesa.

 

    Hong Lei atentigis, ke Irano kiel partio de "Traktato pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj" havas la rajton pace utiligi nuklean energion, kaj samtempe ĝi devas plenumi rilatajn internaciajn devojn.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng