Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 1-a Indonezia Esperanto-Kongreso: La lasta tago
2013-04-15

de PIETRO FIOCCHI

 

    La lasta tago de la kongreso alvenis, kiel ĉiam tro frue, kiam eble la kongresanoj ankoraŭ ne pretis adiaŭi unu la alian post emociplena kunvivado.

 

    Kvankam laŭregule ĉiuj partoprenantoj devis forlasi la kongresejon tuj post la tagmanĝo, tio ne malebligis la realigon de plua duontago memorinda en la antaŭtagmezo. Kiel en pli fruaj tagoj okazis ankoraŭ unu kunsido de la Loka Kongresa Komitato, Batik-kurso kaj Yumeiho-prezentado (japandevena masaĝa tekniko).

 

    La fermo de la kongreso

 

    Sasri Wildandini, sekretariino de la Loka Kongresa Komitato, anoncis, ke al la kongreso aliĝis 76 personoj, sed efektive partoprenis ĝin 66 esperantistoj (la 66-a kongresano alvenis en la lasta tago) el 10 landoj.

 


En la fermo parolas Ilia Sumilfia Dewi, staranta; maldekstre de ŝi Heidi Goes, dekstre Sasri Wildandini 
 

Salutas Heidi Goes
 

 

    Ŝi substrekis, ke "estis por ni plezuro kiom rapide indonezianoj el diversaj partoj de la lando interkonatiĝis, amuziĝis, kaj amikiĝis. Ne nur inter si, sed ankaŭ kun eksterlandaj samideanoj", esperante, ke tiu ĉi amikeco povos estis komenco por la longa vivo de la printempe kreita Indonezia Esperanto-Asocio. 

 

    Heidi Goes, rimarkinda ekzemplo de pionira esperanta agado, kiu tage kaj nokte prizorgis ĉion dum la kongreso, parolis jene:

 

    "Fine de aprilo 2009 mi decidis viziti Indonezion por partopreni la Azian Vegetaranan Kongreson en la insulo Batam kaj samtempe esplori pri la antaŭe vigla Esperanto-movado en la lando. Estis pro la instigo de Lee Jungkee, ke mi decidis ankaŭ doni enkondukajn lecionojn pri Esperanto. Miajn unuajn lecionojn mi donis en budhana mezlernejo en Batam, forveturonte de la insulo tuj post la vegetarana kongreso .

 

    Fine de tiu tri-semajna restado en Indonezio mi instruis Esperanton ankaŭ al du grupoj en Ĝakarto: unu grupo en sabato kaj unu en dimanĉo. Iu junulino, kiu helpis min organizi la kurson en universitato venis al ambaŭ lecionoj, kvankam ili samis laŭ enhavo. En la dua tago mi havis iom da gorĝodoloro pro tro longa instruado kaj pro tio, ke mi ne kutimis instrui. Mi petis tiun junulinon transpreni de mi iun parteton de la leciono, nome la instruadon de la koloroj, kiujn ŝi ĵus lernis la antaŭan tagon. Tiu junulino estas Ilia. En tiu momento mi tute ne imagis, ke nur 40 monatojn poste ni ĉeestos ĉi tie kune antaŭ vi, post la 1-a Indonezia Esperanto-Kongreso kaj ŝi estos prezidantino de la Indonezia Esperanto-Asocio.

 

    Dum la lasta jaro, kaj precipe dum la lastaj 5 monatoj ni intense kunlaboris kaj mi povas atesti, ke ŝi multege laboris por ĉi tiu kongreso. Pro tio mi volas publike danki al ŝi pro nia kunlaboro".

 


Transdono de ekzameno-atestilo
 
 

Atestilo transdonata
 
 

Indonezia pupo donacata
 

 

    La jam menciita Ilia Sumilfia Dewi, elektita la antaŭan nokton kiel prezidantino de la Indonezia Esperanto-Asocio, dankis ĉiujn partoprenantojn kaj invitis ilin samideane kunlabori por la prospero de la ĵus fondita asocio.

 

    Tiuj kongresanoj, kiuj sukcese ekzameniĝis, ricevis rilatan atestilon. Poste la indoneziaj gastigantoj donacis al junaj eksterlandaj kongresanoj tradiciajn indoneziajn pupojn.

 

    Fine Ilia Sumilfia Dewi deklaris la finon de la kongreso.

 

    La kongreso sukcese finiĝis. Sed samtempe estis klare, ke ĉi tiu fino estas nur komenco de nova kaj neantaŭvidebla aventuro. Peceto da mondo feliĉe esperantiĝis.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng