Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis preparkunsido de la 7-a EKNĈIM en Changchun, Ĉinio
2013-04-15


Kunfotiĝo (fotita de Xu Jingke) de la ĉeestantoj post la preparkunsido. 

 

    La 5-an de aprilo okazis la preparkunsido de la 7-a Esperanto-Kongreso de Nordorienta Ĉinio ( tri nordorientaj provincoj de Ĉinio, Heilongjiang, Jilin kaj Liaoning) kaj la Interna Mongolio. Al ĝi ĉeestis Liu Xiaojun, estro de la Shandong-a Esperanta Asocio, Liu Zhengkun, estro de la Liaoning-a Esperanta Asocio, Tian Zengyong, estro de la Jilin-a Esperanta Asocio, Xiao Ke, estro de la Esperanta Asocio de la Interna Mongolio, Song Ping, ĉefsekretario de la Heilongjiang-a Esperanta Asocio, kaj aliaj invititoj de diversaj lokoj de norda Ĉinio.

 

    Laŭ la plano, la partoprenantoj faris diskutadon pri la aferoj de la venonta EKNĈIM kaj decidis la ĉeftemon "Penege plibonigu nian lingvokapablon" kaj aliajn aranĝojn interesajn. Sekve, ili diskutis pri la aperigo de EKNĈIM-a Historio kaj kolektado de la koncernaj materialoj. Fine, estis pridiskutata la konstruadado de la retejo de EKNĈIM.

 

    Oni decidis, ke la 7-a EKNĈIM okazos dum la 16-a ĝis la 18-a de aŭgusto ĉi-jare en la urbo Changchun, ĉefurbo de la provinco Jilin, nordorienta Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng