Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Zhou Mingwei: disvolvi la rolon de la popola diplomatio en la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio
2013-04-15

de YU LINTAO

 


Zhou Mingwei, membro de ĈPPIK kaj prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo 
 

 

    La rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estas en krizo pro "ŝtatigo" de la insularo Diaoyu fare de Japanio. Vizaĝe al tiu ĉi malfacila situacio de la rilatoj inter la du landoj, s-ro Zhou Mingwei, membro de ĈPPIK, plenuma direktoro de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, diris al ni dum nia speciala intervjuo al li: "Oni devas denove disvolvi la pozitivan rolon de la popola diplomatio en la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio."

 

    Zhou Mingwei esprimis, ke la popola diplomatio ĉiam ludas tre gravan rolon en la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj ĝi malsamas ol en rilatoj inter Ĉinio kaj aliaj najbaraj landoj, precipe kun grandaj landoj. La popola diplomatio de la du landoj ludis sian apartan rolon kiam la rilatoj inter la du landoj estis tre malfacilaj, kaj dum la procezo de la normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Eĉ kiam la rilatoj inter la du landoj estis en tre streĉa situacio post la milito, estis ankoraŭ tre granda forto, kiu antaŭenpuŝis la popolajn kontaktojn inter la du landoj, inkluzive de ekonomiaj kaj komercaj interŝanĝoj, kaj finfine tio metis inter la popolanoj bonan bazon por la normaligo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj.

 

    Li diris, ke la popola diplomatio de Ĉinio kun Japanio estas tre malsama ĉu en la formo ĉu en la enhavo, kompare kun tiu kun aliaj landoj. La rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estis grave damaĝitaj pro la milito inter la du landoj. Pro tiu ĉi damaĝo la rilatoj inter la du landoj ŝajnis neripareblaj. Sed en la kelkmil-jara historio de la popolaj kontaktoj de la du landoj, ĝuste la popola diplomatio ludis sian rolon por ripari la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio.

 

    Zhou Mingwei konigis al ni, ke la malfacila situacio de la rilatoj inter la du landoj estis kaŭzita tute de la japana flanko. Ĉar Japanio malobservis la komunan konon pri la insularo Diaoyu atingitan de la dulandaj gvidantoj, kiam la du landoj establis siajn diplomatiajn rilatojn, kaj malobservis ankaŭ la ĝustan decidon faritan de la du landoj post normaligo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio post la milito, ke la popoloj de la du landoj aspiru al la paco kaj al la disvolvo de la ekonomia kunlaboro.

 

    Li diris, ke ĉar en Japanio la konservativaj kaj ekstremismaj fortoj kontraŭas al la amikeco inter la du landoj kaj neis la konkludon de la internacia komunumo pri la milito post la Dua Mondmilito, ili estigas konflikton pri la insularo Diaoyu. Tio plej grave domaĝas la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio post la normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

 

    "La rilatoj inter la du landoj ia-grade dependas de tiuj inter la du popoloj. Se la rilatoj inter la dulandaj popoloj estas bonaj, do bona estas la fundamento de la amikaj rilatoj inter la du landoj. La evento de la insularo Diaoyu damaĝas ne nur la diplomatiajn rilatojn inter la du landoj, iliajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn, sed ankaŭ la amikajn rilatojn inter iliaj popoloj. Malgraŭ tio, ni ankoraŭ esperas, ke la amikaj fortoj de la dulandaj popoloj ludos sian rolon en la plej malfacila periodo post la normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, por pliigi la reciprokajn konfidon kaj rekonon, por teni la ĝeneralan situacion de la rilatoj inter la du landoj, teni la gravan respondecon pri la paco kaj pri la amikeco inter la du landoj, la gravan respondecon por la regiono kaj ankaŭ por la internacia komunumo. Pere de la pozitiva rolo de la neregistaraj interŝanĝoj oni strebas por kune krei novan disvolvan ŝancon en la nova historia periodo, malgraŭ ke ĝi estas tre malfacila periodo en la historio. Mi opinias, ke la bazo de neregistaraj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio ankoraŭ estas, kaj multaj spacoj atendas ekspluatadon, kaj ankoraŭ estas la deziro kaj aktiveco de ambaŭ flankoj." Tion diris Zhou Mingwei.

 

    Post la krizo de la insularo Diaoyu, eksaj japanaj ĉefministroj Hatoyama Yukio, Murayama Tomiichi kaj aliaj personoj sinsekve vizitis Ĉinion, klopodante por hejti la malvarmigitajn rilatojn inter la du landoj, kaj la ĉina flanko donis al tio pozitivan respondon. Zhou Mingwei esprimis, ke kiam la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio falis en malfacilan situacion, la vizito al Ĉinio fare de la eksaj politikaj altranguloj de la japana flanko havas pozitivan rolon.

 

    Zhou Mingwei diris, ke post la konflikto inter Ĉinio kaj Japanio pro la insularo Diaoyu, la ĉina flanko faris grandan penadon en interŝanĝoj inter la popoloj de la du landoj. "Ni volas substreki la grandan situacion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj la gravecon de la neregistaraj interŝanĝoj inter la du popoloj, kun la espero, ke la dulandaj klarvidaj homoj tion komprenos kaj rekonos. Kian rolon ludas fine la malgranda insularo Diaoyu en la rilatoj inter la du landoj, en la regiona politiko kaj en la disvolva procezo de la komuna paco? La klarvidaj homoj devus klopodi por haltigi la damaĝon de ĉi tiu historia problemo al la rilatoj inter la du landoj."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng