Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Simpleco kaj dependeco
2013-04-15

de MALI LINGSHAN

 

    La 3an de septembro 2012 en la Ĉina Monda Hotelo, Pekino, kiam aperis en la kunveno "Baidu-mondo" 44-jara Li Yanhong, ĝenerala direktoro de la Akcia Kompanio Baidu, la plej granda administranto de retserĉilo en Ĉinio, lia gracio kaj ĝentileco tuj vekis atenton de la ĉeestantoj. Ili stariĝis kaj varme aplaŭdis por lin bonvenigi.

 


Li Yanhong klarigas nubo-evoluigon de aplikaj programoj en kunveno de "Baidu-mondo". 

 

    En la kunveno Li Yanhong faris prelegon pri nubo-sistemo*. La evoluigo de aplikaj programoj eniris en la epokon de nubo-disvolviĝo, kaj Baidu malfermos nubo-kapablojn, inkluzive de nubo-memoro, nubo-komputado kaj grandaj datumoj por apogi esplorantojn. "Lia prelego daŭris 20 minutojn, en kiu ne troviĝis belegaj vortoj nek ambiciaj konceptoj, tamen tio ne malhelpis lian influon al la ĉeestantoj."

 

    Li Yanhong revenis al la deirpunkto de Baidu-valoroj -- "simpleco kaj dependeco."

 

    Li Yanhong skribis en retpoŝto dissendita interne de sia kompanio: "Simpleco kaj dependeco estas familia amo. Ĝi estas en nia sango! Kune, ni estos pli bonaj!"

 

    Baidu-nubo difinita sur gazono

 


Li Yanhong en televida programo
 

 

    Je la naŭa horo matene oni malfermas la retan version de la Ĵurnalo Wall Street, kaj serĉas novaĵojn pri grandaj kompanioj. "Tio estas kutima komenco de unu tago por financaj konsilantoj en Wall Street. Tamen malmultaj scias, ke Li Yanhong estis esploranto de la sinkrona financ-sistemo kiu stabile funkcias jam de dek jaroj; kaj malmultaj memoras, ke kiam Li Hongyan revenis al Ĉinio en la jaro 2000, Baidu fariĝis liveranto de serĉil-teknikaj servoj por la retaj portaloj Sina, Sohu ktp.

 

    Fruaj esplorantoj mem faris ĉion, de la komenco ĝis la fino, de kodaro-skribo por luita servilo ĝis dissendo de aplika programo. La laboro estis laciga kaj ne sufiĉe efika. Li Yanhong atentigis en la kunveno, ke la evoluigo de aplikajprogramoj ŝanĝiĝas de memdisvolvo kaj platformo-disvolvo al nubo-disvolvo.

 

    Kvankam oni konsideras, ke Baidu preterlasis la plej bonan okazon evoluigi porteblan interreton antaŭ kelkaj jaroj, la kompanio ankoraŭ havas ŝancojn refoje fariĝi akra armilo ĉe portebla interreto; tamen Li Yanhong ne iris foren en tiu direkto. "La mondo rapide ŝanĝiĝas. Mi ne scias kio estos sekvaj novigoj. Se ni povos esti bona liveranto de platformo, sur kiu bona aplika programo povos esti dezajnita por pli bone kontentigi uzantojn, tio estos nia kontribuo al la tuta industrio."

 


Li Yanhong (meza) tele-malfermas negocon de Baidu ĉe ĝia kvin-jariĝo en Nasdaq.
 

 

    En julio 2011 Li Yanhong decidis la strategion kombini porteblan interreton kaj nubon, kaj en la sekvaj monatoj li ĉiutage kunsidis kun aliaj ĉefaj administrantoj. En semajnfinoj ĉiuj tagmanĝis en lia hejmo, kaj poste ili diskutis plu pri la laboro sur gazono. Tie ili determinis la direkton de Baidu-nubo: malfermi nubo-kapablon al esplorantoj kaj liveri platformon.

 

    "Li Yanhong vidis malfacilaĵojn de esplorantoj," diris Li Mingyuan, ĝenerala direktoro de la sekcio pri portebla nubo de Baidu, "en la komenco ĉiuj esplorantoj estis temeraraj sen konsidero pri malfacilaĵoj. Ili ne konis kion aliaj bezonas, nek povis akiri necesan apogon. Tamen la portebla nubo de Baidu, de nulo ĝis nun, estas bazita sur postuloj de esplorantoj, ekzemple pri pago kaj kompleksaj interagoj. Ni esperas daŭre kolekti pli da datumoj kaj informoj kaj plibonigi la teknikon."

 

    Modesta ĉefo

 

    Li Yanhong dividas sian tempon en tri partojn: la unua por studi teknikojn, la dua por trejni la dungitaron kaj mastrumi la kompanion, kaj la tria por administrado.

 

    "Mi pensas, ke homoj estas plej kreivaj antaŭ la aĝo de 30 jaroj, tial verŝajne mi ne povos elfari pioniran verkon, tamen mi esperas, ke miaj lernantoj havos ambiciajn ideojn kaj kreos revoluciajn objektojn." En la lastaj jaroj li almenaŭ du aŭ tri fojojn interŝanĝis pensojn kun universitatanoj. Li Yanhong starigis la plej altan premion de Baidu por instigi la plej baznivelajn dungitojn, kaj ne mankas junaj inĝenieroj diplomiĝintaj nur antaŭ malpli ol unu jaro en la premiitaj teamoj, kiuj ricevis milionojn da usonaj doloaroj.

 

    En interna programado-maratono Li Yanhong elspezis entute ses horojn por aŭskulti ĉiujn ideojn. Mankis seĝoj, li do staris aŭ kaŭris, kaj tagmeze li prenis enskatoligitan manĝon same kiel aliaj dungitoj. Iu diris: "Kelkaj ideoj, miaopinie, tute ne taŭgis por Baidu, tamen li atenteme aŭskultis ĉion, kaj liaj okuloj flagris. Babilante kun junaj teknikistoj li ofte elkore eksplodis per rido.

 

    Lia sola hobio estas flegi florojn. Lia amiko Wu Ying diris, ke dum ilia vojaĝo en Tibeto en aŭgusto 2011 Li Yanhong rekonis ĉiujn plantojn kaj iliajn speciojn kaj karakterizaĵojn, kaj ĉiuj aliaj demetis la ĉapelon antaŭ li.

 

    Multaj opinias, ke Li Yanhong estas malvarma kaj nefacile alirebla, sed Baidu-anoj ne tiel pensas. Kiam iu dungito malsaniĝis, Li Yanhong serĉis informojn pri manĝaĵoj tabuaj por lia malsano kaj retmesaĝe atentigis lin. Kiam li forgesis aldoni titolon al interna retmesaĝo, li invitis ĉiujn manĝi bongustan pladon de kok-flugiloj, kukojn kaj trinkaĵojn laŭ la tradicio de Baidu. "Li Yanhong estas iom hontema. Li havas malmolan ŝelon, kaj interne li estas afabla kaj milda," diris iu Baidu-inĝeniero.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

    *Nubo-sistemo: Multfunkcia softvaro-platformo, kiu per virtualigo-teknikoj ebligas unuecan servon i.a. de softvaro-serĉado, -elŝutado, -uzado, -administrado kaj -kopiado. Tia platformo estas kreata por surreta konservado de materialoj, por uzado de aplikaj programoj kaj servoj, kaj por pli efika akirado kaj utiligado de diversaj softvaroj.

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng