2013-04-15
de PIETRO FIOCCHI
 Heidi Goes (staranta) parolas al kelkaj kongresanoj |
Heidi Goes estis jam 7 fojojn en Indonezio. La unua fojo estis ekde la somero de 1994, kiam kadre de kultura interŝanĝprogramo ŝi loĝis kaj frekventis mezlernejon en Ĝakarto dum unu jaro.
Post la reveno al Belgio ŝi studis afrikajn lingvojn kaj kulturojn, kaj verkis licenciulan diplomverkaĵon pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko. Post la lanĉo de Afero de espero, ŝia unua libro baziĝanta sur la diplomverkaĵo, en junio 2007, ŝi ekesploris pri la historio de la movado en Indonezio, pro la kombino de la pli frua ligo al Indonezio kaj esploremo. En novembro 2009 ŝi reiris al Indonezio por surloka esplorado kaj tamen dum plej multe da tempo instruis Esperanton.
Ŝi ekpensis en aŭtuno 2010 pri la organizado de la 1-a indonezia kongreso, per kio ŝi strebas al kunigo de esperantistoj en la tuta lando, ĉar kutime ili restas nur en sia urbo. Do, la kongreso estas okazo por konatiĝi kun gesamideanoj el aliaj urboj kaj tio helpos al kunlaboro interurba kaj naciskala. Ĝis nun(la 7-an de aprilo 2013), laŭ ŝi, la kongreso estis tute sukcesa: okazas kursoj kaj ekzamenoj kaj la partoprenantoj ŝajnas esti feliĉaj.
Ŝi atentigas, ke partoprenas aktive la kongreson du ĵurnalistoj de la nacia radio de Orienta Timoro, kaj unu ĵurnalisto de la indonezia nacia radio ĉeestas por instervjui kaj elsendi.
La plej grava celo: fondo de nacia Esperanto-organizaĵo
La plej grava celo de la kongreso estas fondo de la Indonezia Esperanto-Asocio, hodiaŭ (la 7-an de aprilo), okazos du kunvenoj por tion realigi, sed Heidi rekte diras, ke ŝi klopodas instigi la indoneziajn partoprenantojn tion fari kiel eble plej memstare, do ŝi ne povas esti certa, ĉu fondiĝos la asocio. Ŝi tute ne volas tro influi la homojn, ĉar ili devus mem tion voli, ĉar se ne, la estraro ne aktivus kaj la fondo fariĝus vana. Ŝi dezirus, ke la indoneziaj esperantistoj estu konsciaj pri la graveco de nacia asocio, sed ke ili fondu ĝin nur, se ili pretas daŭre kaj aktive labori por ĝi.
Ŝi estas certa, ke ili povus sukcesi, se ili vere volas, kaj dediĉos multe da tempo al la movado.
Ne tro esperi je belaj vortoj de gravuloj
Heidi estas prudenta kaj konfesas, ke kvankam dum la malfermo ni aŭskultis entuziasman mesaĝon de gravulo de la indonezia Ministerio pri eksteraj aferoj, ŝi ne volas tro esperi je tiuj belaj vortoj. Tamen ŝi pensas, ke per celkonscia kaj lerta agado ni povos sukcese pligrandigi la movadon en Indonezio.
Ŝi asertas, ke estas duobla kialo por disvastigi Esperanton ĉi tie: por malfermi al la indonezianoj pordon al la mondo, kaj ankaŭ por permesi al eksterlandaj esperantistoj konatiĝi kun indonezianoj kaj iliaj kulturoj per internacia lingvo neŭtrala.
Redaktoro: USUI Hiroyuki
|