Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 1-a Indonezia Esperanto-Kongreso: Estis fondita la Indonezia Esperanto-Asocio
2013-04-15

de PIETRO FIOCCHI

 


Heidi Goes (maldekstre) kaj Ilia Sumilfia Dewi dum la asocia fondkunveno 
 

La japana grupo "Heliko" kantas sub la gvido de Ĉe Juna, korea esperantistino laboranta en Japanio  
 

Esperantistoj (komencantoj) el Orienta Timoro ludas gitaron kaj kantas tradician kanton. 
 

Juna indonezia esperantisto montras al kongresanoj la nacian luktarton, Pencak Silat. 
 

Esperantisto el Aŭstralio, Alan Bishop, gvidas esperantan koruson. 
 

So Gilsu (staranta) klarigas pri la proponata teksto de la statuto. 
 

So Gilsu dum klarigado 
 

Ilia Sumilfia Dewi, elektita kiel prezidantino, en indonezia tradicia konstumo 

 

    Dimanĉe, la 7-an de aprilo la partoprenantoj estis ege okupitaj kiel en ceteraj partoj de la mallonga sed intensa kongreso. Okazis multo kaj por ĉies preferoj: prelegoj pri la moderna indonezia Esperanto-movado, kursoj de Esperanto kaj de Batik (tradicia indonezia arto por kolorigi teksaĵojn), lingvaj ekzamenoj, ekskurso al lokaj akvofaloj ktp.

 

    Sed en tiu tago aparte gravis la kunsido pri la fondo de la asocio, la arta vespero kaj la klarigo/akcepto de la asocia statuto.

 

    Dum la kunsido pri la fondo de la asocio, Heidi Goes, kunorganizantino de la kongreso, pli malpli rekonfirmis tion, kion ŝi diris al El Popola Ĉinio dum intervjuo, kiu okazis kelkajn horojn antaŭ la kunsido (Pri tiu intervjuo vidu alian artikolon: "Per celkonscia kaj lerta agado ni povos sukcese pligrandigi la movadon en Indonezio").

 

    La arta vespero estis ĝojoplena kolektiva okazo por aŭskulti ne nur esperantajn sed ankaŭ lokajn kantojn, kaj por spekti prezentadon de tradiciaj danco kaj luktarto. La kongresanoj multe amuziĝis.

 

    Sekvis decida okazo: korea esperantisto So Gilsu, lerte kaj amuze, klarigis al la indoneziaj partoprenantoj la malneton de la asocia statuto, postulante, ke ili diskutu kune kaj akceptu aŭ ne, per aplaŭdo, ĉiun unuopan artikolon. La proponatan tekston preparis dum la tago Heidi Goes, So Gilsu, Inumaru Fumio (Japanio) kaj Ilia Sumilfia Dewi. La ĉeestantoj avide aŭskultis liajn prilumadojn kaj konsilojn, kaj poste entuziasme akceptis la statuton.

 

    La indoneziajn esperantistojn certe atendas ne facila tasko: multaj el ili estas junaj, tamen celkonsciaj. Aldone So Gilsu kuraĝigis ilin substrekante, ke esperantistoj el la tuta mondo pretas, samideane, doni helpon laŭ la vojo, kiun suriros la indonezianoj.

 

    Post la aprobo de la statuto la indonezianoj elektis estraron: Ilia Sumilfia Dewi, kunorganizantino de la Kongreso, estis elektita prezidantino.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng