Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Mi volas esperantigi miajn verkojn, por ke ili fariĝu internaciaj" - japana juna verkisto MAMIJA Midori
2013-04-15

de PIETRO FIOCCHI

 


JAMADA Masatoŝi dum la indonezia kongreso (maldekstre) 
 

JAMADA Masatoŝi ricevas atestilon pri ekzameno de belga Esperanto-instruistino Kristin Tytgat 

 

    Dum la 1-a Indonezia Esperanto-Kongreso mi konatiĝis kun japana junulo, kiu nomiĝas JAMADA Masatoŝi. Mi ankaŭ eksciis, ke li havas alian nomon, MAMIJA Midori, per kiu li publikigas romanojn en la japana lingvo.

 

    Esperantistiĝo

 

    Antaŭ kelkaj jaroj li renkontis esperantistinon, kiu diris al li, ke li fariĝos nur malvaste legata aŭtoro, se li scipovos nur la denaskan lingvon ankaŭ en estonteco. Kaj ŝi donacis al li lernolibron de Esperanto.

 

    Iom post iom li lernis la lingvon per la donacita libro sed li ne nur memlernis. Li trovis, ke la aŭtoro de la lernolibro organizas kurson en najbara urbo. Li do ekiradis bicikle al la kurso kaj ricevis lecionon de li. Li eklernis ankaŭ per kursoj koresponda kaj reta. Dum tri jaroj li daŭre lernis tiamaniere, sed li tute ne havis fervoron pri konversacio, ĉar lia intereso estis nur pri literaturo.

 

    Rolo de Esperanto en Azio

 

    Lastjare li partoprenis en la UK en Hanojo kaj unuafoje parolis kun alilandanoj per Esperanto. Tiam li sentis, ke la lingvo taŭgas ne nur por legi literaturon sed ankaŭ por parola interkompreno. Li ekpensis, ke ĝi povus esti utila ilo inter aziaj landoj, ĉar en Azio oni parolas ĝenerale nur diversajn denaskajn lingvojn, kiuj tute malsimilas inter si. Se Esperanto povus funkcii pli vaste en Azio, oni povus facile interkompreni unu la alian en tiu ĉi mondparto.

 

    Esperanto estas lingvo, kiu ne apartenas al iu lando, do la komunikado inter aziaj popoloj estus pli facila sendepende de iliaj politikaj ideoj. Ĝis nun la popoloj en Azio havis malbonan impreson eĉ pri iuj naciaj lingvoj pro diversaj militoj kaj invadoj: ekz la vjetnama milito. Sed Esperanto ne konas tian problemon, ĉar ĝi estas tute neŭtrala lingvo. La lingvo multe faciligus komunikadon en Azio, kie la lingvoj estas tute malsamaj kaj pri iuj lingvoj oni memoras historion foje ne amikan nacie aŭ internacie.

 

    Kial esperantigi siajn romanojn?

 

    Li estas literatura verkisto. Unu el siaj romanoj titoliĝas "Turvirino" , kiu estis verkita en 2011 kaj publikigita de la Eldonejo Koodanŝa. En tiu verko li prenis ideon el greka tragedio, ĝin transplantis en la nuntempan socion kaj rilatigis al personaj problemoj ĉiutagaj. Li volas disvastigi siajn verkojn de tia speco en la tutan mondon. En Japanio tamen granda parto de kritikistoj kaj legantoj ne akceptas similan ne-japanan etoson en literaturo. Li ankaŭ spertis, ke tia ideo kia estas lia estas laŭ multaj eldonejoj tute ridinda afero: plejparto de japanaj eldonejoj publikigas nur en la japana lingvo aŭ tradukas fremdajn verkaĵojn en la japanan. Do li ne trovas en Japanio eldonejojn, kiuj pretas realigi lian projekton.

 

    Do li ekdeziris esperantigi siajn verkojn, por ke ili fariĝu internaciaj. Li volas verki kaj adresi sin al la tuta mondo sen naciaj limoj. E-o estas laŭ li la nura ilo por tion fari. Kiam mi demandis lin kial ne taŭgas la angla por tiu celo, li respondis: en Japanio estas multe da usonaj militaj bazoj, kaj tio tute malbone impresis lin; li sentas, ke ankaŭ la angla lingvo ne taŭgas por la diskonigo de liaj literaturaj verkoj.

 

    Li nun penas esperantigi siajn verkojn por realigi sian revon.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng