Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping intervidiĝis kun John Forbes Kerry
2013-04-15


Xi Jinping (dekstre) intervidiĝas kun John Forbes Kerry. 

 

    La 13-an de aprilo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun ŝtata sekretario de Usono John Forbes Kerry. Xi Jinping diris, ke nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono troviĝas en nova historia periodo. Antaŭ nelonge li kaj usona prezidento Barack Obama reasertis en telefona interparolado, ke ili kune klopodos por konstrui la kunlaborajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, kaj por esplori konstruadon de novtipaj grandlandaj rilatoj. Ili konfirmis la strategian pozicion kaj disvolvan direkton de la dulandaj interrilatoj. Xi Jinping esperas, ke la du flankoj persiste tenos la dulandajn interrilatojn el la strategia alteco kaj la longperioda vidpunkto, antaŭenpuŝos dialogojn kaj kunlaborojn en pozitiva sinteno kaj per disvolva rigardo, bone traktos malakordojn kaj disputojn laŭ la spirito pri reciproka respekto kaj serĉo de la komunaj punktoj flankenlasante la diferencojn, senĉese riĉigos la strategiajn enhavojn de la kunlaboraj partneraj interrilatoj, kaj iros sur la vojon de novtipaj grandlandaj interrilatoj egalan, reciprok-fidan, tolereman, reciprok-apreca, kunlaboran kaj komune gajnan.

 

    Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio kaj Usono havas malsamajn vidpunktojn en iuj aferoj kaj la du flankoj devas observi la tri Komunajn Komunikojn subskribitajn de la du landoj, respekti reciprokajn kernajn interesojn kaj sendependecan elekton pri la disvolva vojo, kaj bone trakti malakordojn por eviti, ke la dulandaj interrilatoj suferos grandan ĝenon.

 

    John Forbes Kerry diris, ke la mondo spertas grandajn evoluon kaj ŝanĝiĝojn. Usono staros sur la strategia alteco kaj difinos la rilatojn inter Usono kaj Ĉinio kun pli vasta vidkampo kaj pli longperioda rigardo. Usono volontas kune kun Ĉinio laŭ postuloj de la dulandaj prezidantoj oftigi kontaktojn inter altranguloj, profundigi dialogojn, reciprokan fidon kaj kunlaboron, kune trakti diversajn defiojn, feliĉigi la du landojn kaj iliajn popolojn, konservi la pacon kaj la sekurecon de la mondo kaj tiujn de regionoj, kaj aldoni fortan vivforton por konstrui novtipajn grandlandajn rilatojn inter Usono kaj Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng