Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Malkovrita tombo de la dinastio Sui
2013-04-15


Brik-tombo de Sui-dinastio 
 

Orita bronzaĵo de Sui-dinastio 

 

    La 14an de aprilo la Instituto de Antikvaj Objektoj kaj Arkeologio en Yangzhou-urbo de la provinco Jiangsu, sudorienta Ĉinio, malkovris tombon de la dinastio Sui (581-618) en iu konstruejo en la urbeto Xihu, Yangzhou. Fakuloj konkludis post la unua esploro, ke ĝi estas la tombo de la Imperiestro Yang Guang de la dinastio Sui.

 

    Yang Guang (569-618) estas la dua imperiestro de la dinastio Sui. Dum lia reĝado estis konstruita la Granda Kanalo kaj komenciĝis la imperia ekzameno-sistemo.

 

    En la konstruejo oni trovis du restaĵojn de antikvaj tomboj. El la okcidenta flanko de la tombo elteriĝis steleo kun la epitafoj "Tombo de Sui-dinastia Imperiestro Yang Guang". Oni elfosis ankaŭ la oritan bronzaĵon Pu Shou (surporda ornamaĵo en la formo de besta kapo kun ringo en la buŝo, antikvece uzata por forpeli monstrojn), zonoj de oritaj jadoj kaj aliaj antikvaj objektoj. Elfosado de la tombo en la orienta flanko ĵus komenciĝis, kaj oni ne havas precizan konkludon. Nun la arkeologia elfosejo estas sub la protekto.

 

    La urbeto Xihu alta averaĝe je ĉirkaŭ 25 metroj super la marnivelo estas en la listo de gravaj tombejoj sub la protekto de la urbo Yangzhou. Laŭ historiaj dokumentoj la imperiestro Yang Guang estis enterigita unue tie, kaj poste aliloke. La ĉi-foja arkeologia malkovro konformas al la historia registro.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng