Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Prof. Ezra Vogel vizitis la Sudorientan Universitaton de Ĉinio
2013-04-16


Prelegas prof. Ezra Vogel sub la titolo "Deng Xiaoping kaj la ĉina diplomatio". 
 

La libro verkita de Ezra Vogel "Deng Xiaoping kaj la reformado de Ĉinio" 

 

    La 14-an de aprilo prof. Ezra Vogel, havante al si la titolon "ĉina sinjoro" en la Universitato Harvard, fama universitato de Usono, vizitis, kunportante sian libron Deng Xiaoping kaj la reformado de Ĉinio en 2011, la Sudorientan Universitaton. En la granda halo de la universitato, kiu situas en la urbo Nankino de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio, li faris prelegon kun la titolito "Deng Xiaoping kaj la ĉina diplomatio" kaj interŝanĝon kun ĉinaj studentoj pri la reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio.

 

    Ezra Vogel, profesoro de la Universitato Harvard, naskiĝis en julio de la jaro 1930. Li estas konata kiel la sola klerulo kaj samtempe ekspertas en la ĉinaj kaj japanaj aferoj. Li komencis lerni la ĉinajn lingvon kaj historion ekde la jaro 1961 en sia universitato kaj havas profundan konon pri la situacio de la socio kaj ekonomio de Ĉinio. Krom la menciita libro, li verkis ankaŭ aliajn koncernajn artikolojn. En la 23-a de marto de 2013, li akiris la premion "Monda kontribuo por la studo pri Ĉinio" en la 5-a Monda Forumo de la Studo pri Ĉinio okazinta en Ŝanhajo de Ĉinio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng