Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La "librovendejo ĉe landpordo" ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Birmo
2013-04-16


Legado en la librovendejo 
 

Birma mezlernejanino legas en la librovendejo. 

 

    La 14-an de aprilo, intervjuante en Yunnan-provinco raportisto trovis, ke en la urbo Ruili ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Birmo estas eksterordinara librovendejo, kiu estas proksime najbara al la landpordo de Ĉinio ĉe la haveno Jiegao en Ruili. Triono da legantoj en la librovendejo estas fremdlandanoj. La librovendejo fariĝis grava platformo por ke ĉinaj kaj alilandaj popolanoj lernu sciojn kaj profundigu kulturajn interŝanĝojn. Ĝi estis nomita "librovendejo ĉe landpordo".

 

    Jiegao najbaras al Muse de Birmo kaj la "librovendejo ĉe landpordo" troviĝas en la loko je pli ol 100 metroj fore de la landpordo ĉe Jiegao. La librovendejo havas grandspacan halon kaj helan fenestropordo. Sur la blankaj librobretoj estas orde metitaj libroj en la lingvoj han-a, daj-a kaj jingpo-a. En la librovendejo la raportisto rimarkis, ke ĉinaj kaj alilandaj legantoj atente legas librojn pri lingvoj, kulturoj, scienc-teknologioj kaj juroj.

 

    Laŭ konigo de laboranto de la Informa kaj Eldona Buroo de Yunnan-provinco, la haveno Jiegao estas unu el la plej gravaj havenoj por ekonomio kaj komerco inter Ĉinio kaj Birmo. Por solvi la malfacilojn de loĝantoj ĉe la haveno en aĉetado, prunteprenado kaj legado de libroj la Nacia Eldonejo Dehong kaj aliaj organizoj kune fondis la "librovendejon ĉe landpordo" en la jaro 2009. Nuntempe la librovendejo posedas ĉirkaŭ 30 mil librojn kaj gazetojn en diversaj nacilingvoj kaj pli ol 500 specojn da vid-aŭdaĵoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng