Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Liu Yandong inspektis regadon super la birda gripo
2013-04-16


S-ino Liu Yandong (meze) 

 

    Inter la 12a kaj la 14a de aprilo ĉina vicĉefministro s-ino Liu Yandong inspektis preventon kontraŭ kaj regadon super la birda gripo H7N9 en la provinco Jiangsu, la urbo Ŝanhajo kaj en la provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio. Ŝi inspektis medicinajn kaj sanitarajn instituciojn, organizojn de prevento kontraŭ kaj regado super malsanoj, komand-centrojn por urĝa reago, bazarojn ktp. por koni la efektivigon de la prevento kaj tiun de la regado.

 

    En Hangzhou Liu Yandong kunvokis kunsidon pri la prevento kontraŭ kaj regado super la epidemio en la provinco Jiangsu, la urbo Ŝanhajo, kaj en la provincoj Zhejiang, Anhui kaj Henan, kaj aŭskultis opiniojn de fakuloj. Ŝi atentigis, ke post la apero de la epidemio la koncernaj provincoj kaj municipoj prenis la rimedojn fortajn, ordajn kaj efikajn, kaj la laboro jam akiris pozitivajn rezultojn, kaj ricevis konfirmon de la Monda Organizaĵo pri Sano kaj tiun de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizaĵo sub UN; ĉar H7N9 estas nova viruso, kaj la kono de homoj pri ĝi estas limigita, oni devas doni grandan gravecon al la plua disvolviĝo de la epidemio, kaj bone organizi la preventon kontraŭ la epidemio.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng