Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La solvado de la afrikaj konfliktoj bezonas la internacian socion
2013-04-17


Li Baodong, ĉina konstanta delegito ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, parolas en la kunveno de ĝia Sekureca Konsilio. 

 

    La 15-an de aprilo Li Baodong, ĉina konstanta delegito ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, faris parolon en la publika debato okazigita de ĝia Sekureca Konsilio. En la debato pri antaŭgardo kontraŭ la afrikaj konfliktoj, li diris, ke oni devas efike helpi al la afrikaj landoj realigi iliajn ekonomian disvolvon kaj socian progreson por trakti la radikon de la konfliktoj en Afriko, kaj, sur la bazo de la plena respekto al la volo de la afrikaj landoj, fari kolektadon por la bezonataj resursoj, plifortigi konstruadon de koncernaj kapabloj kaj plibonigi internaciajn kunlaboron kaj kunordon.

 

    Li Baodong alvokis, ke la internacia socio devas multigi la investadon al Afriko laŭ la prioritataj kampoj deciditaj de la afrikaj landoj mem kaj komplete plenumi la promesojn, kiuj rilatas al la helpado kaj ŝuld-malmultigo fare de la internacia socio. Li diris: "Afriko ne estas la 'korto' de iu aj lando. La evoluintaj landoj devas pozitive kaj amplekse rigardi la reciprok-profitajn kunlaborojn inter la landoj afrikaj kaj la landoj novprosperaj, kaj fari pli da realaj aferoj por la afrika prospero kaj evoluo."

 

    Li esprimis, ke Ĉinio delonge zorgas pri la antaŭgardo kontraŭ la afrikaj konfliktoj kaj la traktado al la radika kaŭzo de la konfliktoj. Dum la pasintaj multaj jaroj, Ĉinio provizis per multaj helpoj afrikajn landojn tra diversaj kanaloj kaj platformoj, inkluzive tra la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo. Ĉinio daŭre faros kontribuon laŭ sia povo, kune kun la internacia socio, por la aktualiĝo de la longtempa paco en Afriko.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng