Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Akupunkturo kaj Mokso (III)
2013-04-17


Ĉinaj akupunkturistoj en Ĉilio 
 

La Pekina Internacia Akupunktura Kurso 

 


Ĉinaj akupunkturistoj en Japanio 
 
 
Ĉinaj akupunkturistoj en Jugoslavio

 

    Medicina branĉo ĝenerale agnoskita en la mondo

 

    En 1980 la Monda Sana Organizo de UN prezentis, laŭ la opinioj de la kunsido pri akupunkturo, mokso kaj akupunktura anestezo kunvokita en Pekino en junio 1979, konkretan proponon pri disvolvo de la akupunktura kaj moksa laboroj, ke diverslandaj registaroj anoncu politikon, tra registara kaj leĝofara procedo, subteni kaj disvolvi akupunkturon, mokson kaj akupunkturan anestezon. Tio montris, ke akupunkturo kaj mokso jam estas medicina branĉo ĝenerale agnoskita ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en la tuta mondo.

 

    Akupunkturo kaj mokso ŝuldis sian nunan pozicion en la monda medicino al siaj simpleco, oportuneco, malkara kosto, bona efiko kaj neesto de flanka efiko. Iliaj superecoj tiris multajn homojn al vasta esplorado kaj aplikado de la akupunktura kaj moksa terapioj.

 

    Laŭ statistiko, Japanio nun havas pli ol 20 akupunkturajn kaj moksajn kolegiojn kaj unu tian altlernejon, pli ol 50 000 akupunkturistojn kaj moksistojn, sep fakajn revuojn kaj ankaŭ landan akupunkturan kaj moksan instituton kaj asocion de akupunkturistoj kaj moksistoj.

 

    Historia literaturo diras, ke la plej frua tempo pri enkonduko de akupunkturo kaj mokso en Japanion estis Sui-dinastio (581-618 p.K.). Tiam ĉina bonzo Ĝicong veturis al Japanio, kunportante libron pri akupunkturo kaj mokso kaj aliajn librojn pri ĉinaj medicino kaj medikamentoj. Tiel Japanio ekhavis terapiojn de akupunkturo kaj mokso. En 608 p.K. Japanio sendis homojn al Ĉinio por lerni akupunkturon kaj mokson, kaj tiuj studis 15 jarojn. En 702 Japanio difinis lernotempon por sep jaroj por kulturi profesiajn akupunkturistojn kaj moksistojn. En la tiama japana mikada palaco estis medicina majstro, medicina doktoro kaj kuracistoj kaj ankaŭ akupunktura majstro, akupunktura doktoro kaj akupunkturistoj.

 

    La ĉinaj akupunkturo kaj mokso estis enkondukitaj en Francion, Nederlandon, Germanion, Brition kaj Italion en la 16-17-a jc., en Rusion en la 18-a kaj en Usonon en la 19-a.

 

    Poste, kun sia disvolviĝo akupunkturo kaj mokso havis ĉiam pli grandan influon en la mondo. Precipe en 1972, kiam la ĉina registaro anoncis la sukceson de akupunktura anestezo, leviĝis en la mondo fervoro por akupunkturo kaj mokso. Post 1975, laŭ la peto de la Monda Sana Organizo, Ĉinio establis internacian trejnan centron de akupunkturo kaj mokso respektive en Pekino, Ŝanhajo kaj Nankino. En la lastaj jaroj medicinistoj de pli ol cent landoj kaj regionoj sinsekve venis al Ĉinio por lerni akupunkturon kaj mokson. Pollando, Aŭstralio, Argentino kaj Ĉilio invitis ĉinajn akupunkturajn kaj moksajn specialistojn funkciigi tiuspecan kurson.

 

    Nun pli ol 120 landoj aplikas terapiojn de akupunkturo kaj mokso. El ili pli ol 30 jam faris akupunkturan anestezon en operacio.

 

    Fondiĝo de internaciaj esploraj organizoj de akupunkturo kaj mokso

 

    Ĉar akupunkturo kaj mokso aplikiĝas pli kaj pli vaste en la mondo, multaj landoj fondis sian esploran organizon de akupunkturo kaj mokso. Inter ili estas Japanio, Usono, Francio, Britio, Germanio, Italio, Svislando, Aŭstrio, Sovetunio, Pollando, Rumanio, Bulgario, Kanado, Pakistano, Hindio, Aŭstralio, Novzelando, Jugoslavio, Argentino kaj Ĉilio.

 

    Krome, la bezono de disvolviĝo de akademia interŝanĝo de akupunkturo kaj mokso akcelis fondiĝon de internaciaj organizoj de akupunkturo kaj mokso. Inter ili grandaj estas la Internacia Akupunktura kaj Moksa Instituto fondita en 1947 en Parizo, la Monda Akupunktura kaj Moksa Konferenco fondita en 1965 en Tokio, la Monda Akupunktura kaj Moksa kaj Ĉinmedicina Simpozio fondita en 1973 en San-Francisko kaj la Monda Scienca Federacio de Akupunkturistoj kaj Moksistoj kaj Akupunkturaj kaj Moksaj Asocioj fondita samjare en Monako. La Monda Akupunktura kaj Moksa Konferenco jam kunvokis 9 internaciajn simpoziojn pri akupunkturo kaj mokso.

 

    Por fondi pli aŭtoritatan, pli reprezentan kaj pli universalan esploran organizon de akupunkturo kaj mokso, de la 10-a ĝis la 12-a de aŭgusto 1984, okazis prepara kunveno de la Monda Unio de Akupunkturaj kaj Moksaj Institutoj. Ĝin partoprenis reprezentantoj kaj observantoj de 16 landoj. La celo de la unio estas akceli la unuiĝon kaj kunlaboron inter diverslandaj akupunkturaj kaj moksaj rondoj, oftigi la internacian akademian interŝanĝon de akupunkturo kaj mokso, pluapaŝe popularigi kaj disvolvi akupunkturon kaj mokson kaj strebi por realigi la celon prezentitan de la Monda Sana Organizo: "Ĉiuj homoj ĝuos sanprotekton ekde la jaro 2000." La ĉefa tasko de la unio estas organizi kaj kunvoki mondan akupunkturan kaj moksan kongreson kaj simpozion, fari akademian interŝanĝon de akupunkturo kaj mokso, akceli amikan viziton inter diverslandaj akupunkturaj kaj moksaj rondoj, propagandi kaj disvastigi akupunkturon kaj mokson, disvolvi akupunkturan kaj moksan instruadon, kuraĝigi tian studon kaj eldonadon de tiaj revuoj kaj libroj. La reprezentantoj post konsiliĝo difinis la sidejon de la unio en Pekino.

 

    Por perfektigi la akupunkturan kaj moksan arton, diverslandaj akupunkturistoj kaj moksistoj faris ĉiam oftan interŝanĝon de akupunkturo kaj mokso en la lastaj jaroj. El ili pli multaj deziras fari akademian interŝanĝon kun ĉinoj. Depost 1983 la Japana Instituto pri Ĉinaj Akupunkturo kaj Mokso 14-foje sendis siajn fakulojn al Ĉinio por interŝanĝi spertojn.

 

    Tiu ofta internacia akademia interŝanĝo sendube estas ĝojiga. Subtenate de la Monda Sana Organizo de UN kaj post la oficiala fondiĝo de la Monda Unio de Akupunkturaj kaj Moksaj Institutoj, oni povos daŭre fari interŝanĝon. Tio certe akcelos la aferon de akupunkturo kaj mokso kaj servigos ilin pli bone al la diverslandaj popoloj.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng