Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping intervidiĝis kun reprezentantoj partoprenantaj en la 2-a Pekina Forumo de Ĉinaj Provinc-estroj kaj Usonaj Ŝtat-estroj
2013-04-17


Xi Jinping (meze) kaj reprezentantoj de la 2-a Forumo de Ĉinaj Provinc-estroj kaj Usonaj Ŝtat-estroj 

 

    La 15-an de aprilo en la Popola Halo de Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun reprezentantoj, kiuj partoprenas en la 2-a Pekina Forumo de Ĉinaj Provinc-estroj kaj Usonaj Ŝtat-estroj.

 

    Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Usono havas tre grandan reciprok-komplementecon en ekonomio kaj komerco, kaj la interkomunikado de la du landoj en kulturoj kaj edukado havas tre longan historion. Tio donis al la kunlaboroj inter regionoj de la du landoj riĉajn enhavojn kaj fortan viglecon. Nuntempe la kunlaboroj inter regionoj de Ĉinio kaj Usono troviĝas en senprecedenca bona situacio. Li diris, ke provinc-estroj de Ĉinio kaj ŝtat-estroj de Usono kunvenis tie por la komuna celo pri kunlaboro kaj disvolviĝo. Li deziras, ke la forumo sukcesos, kaj esperas, ke la du flankoj bone uzos kaj disvolvos la sistemon de la forumo kaj ludos pli grandan rolon por akceli la amikecon inter Ĉinio kaj Usono kaj la rilatojn inter la du landoj.

 

    Faris parolojn ankaŭ Terry E. Branstad, estro de la usona ŝtato Lowa, kaj Scott Walker, estro de la ŝtato Wisconsin. Ili diris, ke Ĉinio estas ilia pli kaj pli grava kunlabora partnero kaj la duflankaj interkomunikadoj kaj kunlaboroj estas fruktoriĉaj. Estas tre ĝoje por ili veni al Ĉinio por partopreni en la forumo. Ili esperas, ke la du flankoj grandigos la interŝanĝojn kaj kunlaborojn en agrikulturo, ekonomio, komerco, kulturo kaj eduko kaj faros pli grandan kontribuon por akceli la rilatojn inter Usono kaj Ĉinio. Huang Xingguo, estro de la urbo Tianjin, Ĉinio, diris en sia parolo, ke Ĉinio volontas plue intensigi kunlaborojn inter regionoj de la du landoj kaj esperas, ke la forumo estos daŭrigota pli kaj pli sukcese.

 

    La Forumo de Ĉinaj Provinc-estroj kaj Usonaj Ŝtat-estroj estas lanĉita en la jaro 2011 laŭ la komuna kono atingita de la estroj de Ĉinio kaj Usono. La 2-a forumo okazis en la 15-16-a de aprilo en Pekino kaj Tianjin.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng