Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
UN: la ĉina disvolviĝo puŝas reekvilibriĝon de la tutmonda kreskado
2013-04-17

de LI YANG

 


S-ino Helen Clark (la tria de dekstre) en prezidado de la publikigo de la raporto de la Unuiĝintaj Nacioj pri la homa disvolviĝo de 2013 

 

    La Disvolva Programo de la Unuiĝintaj Nacioj atentigas en sia raporto pri la homa disvolviĝo de 2013 kun la titolo "La leviĝo de la Sudo: la progreso de la homaro en la diverseca mondo", publikigita en marto de 2013, ke la ĉina disvolviĝo puŝas reekvilibriĝon de la tutmonda kreskado.

 

    La raporto montras, ke la rapida procezo de la homa evoluo en Ĉinio kaj en aliaj azi-pacifikaj landoj alportas historian ŝanĝiĝon al la dinamikaj interrilatoj de la tuta mondo. Ĉinio forte reduktis la proporcion de siaj loĝantoj, kiuj povre enspezas, tiu ĉi proporcio malpliiĝis de 60,2% en la jaro 1990 al 13,1% en la jaro 2008.

 

    La raporto prognozas, ke en la jaro 2020 la ekonomio de la totala produkto de la tri ĉefaj evoluantaj landoj, t. e. Ĉinio, Hindio kaj Brazilo, superos tiun de la ses tradiciaj nordaj industriaj potencoj, t. e. Kanado, Francio, Germanio, Italio, Britio kaj Usono.

 

    La raporto aparte emfazas, ke la ekonomia kresko de Ĉinio faris pozitivan efikon de "superflua kresko" por multaj aliaj evoluantaj landoj, precipe por ĝiaj komercaj partneroj kun intimaj rilatoj, kaj ankaŭ iagrade kontentigis la postulon velkiĝantan tagon post tago de evoluintaj landoj.

 

    La raporto faras relative pozitivan taksadon pri la investoj fare de Ĉinio, kaj laŭdas, ke ili antaŭenpuŝas la ekonomian kreskon de Afriko. La raporto diris, ke de la jaro 2003 ĝis la jaro 2009 la investoj far Ĉinio rekte al aliaj landoj kontribuis al la ekonomia kreskado de 0,04% en Sud-Afriko al 1,9% en Zambio.

 

    La raporto mencias speciale kazojn pri helpo de Ĉinio al afrikaj landoj por plifortigi la konkurencon de iliaj komercaj varoj, kiel ekzemple "Ĉinio liveras pruntojn je favoraj kondiĉoj al iuj afrikaj landoj kaj malfermas trejnajn programojn por antaŭenpuŝi modernigon de vesto-farado kaj tiun de la tekstila industrio en ĉi tiuj landoj", "Ĉinio ankaŭ instigas al siaj maturaj industrioj, kia la leda, redukti la distancon kun la provizada ĉeno de Afriko" kaj tiel plu.

 

    La raporto donas tre pozitivan jesadon al spertoj de Ĉinio pri reformado kaj pordo-malfermo, kaj atentigis ke la "paŝon-post-paŝa metodo de Ĉinio reflektas la pragmatan sintenon de ĝiaj ŝtataj gvidantoj". La strategio de Ĉinio pri starigo de la "harmonia socio" emfazas la gravecon de akcelo de la socia egaleco, kaj ankaŭ estas sekvita de multaj landoj en la Sudo.

 

    La raporto citas ankaŭ la defiojn, kiujn alfrontas Ĉinio en la procezo de sia disvolviĝo, kia la problemo pri maljuniĝo. La raporto antaŭdiras, ke en la jaro 2030 Ĉinio alfrontos la grandan defion de maljuniĝo de sia loĝantaro, grandan leviĝon de la vivtena rilatumo, kaj ankaŭ relative grandan premon de la rilataj sociaj sektoroj.

 

    La raporto de la Unuiĝintaj Nacioj pri la homa disvolviĝo, unu el la plej gravaj raportoj pri ekonomia kaj socia disvolviĝo eldonitaj de ĝia organo, estas publikigita en la tuta mondo, sub la kuna prezidado de s-ino Helen Clark, la administranto de la Disvolva Programo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj s-ro Enrique Peña Nieto, la prezidanto de Meksiko.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng