Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉindevena kanadano ricevis tri ĉampionecojn en kanada danc-konkurso
2013-04-17


Winson Tam kaj lia partnero en konkurso 

 

    Ĉinlingva mediato Monda Ĵurnalo en Kanado informis en la 15a de aprilo, ke Winson Tam, kiu kreskis en Toronto kaj eklernis dancadon en sia infanaĝo, ĵus ricevis kun sia partnero Anastasia tri ĉampionajn titolojn en la Kanada Nacia Danc-konkuro, nome ĉampionoj de la internacia normo el la junulara grupo, de internacia latino kaj de dek dancoj el la nacia junulara grupo.

 

    La 18-jara Winson Tam kaj lia 16-jara partnero Anastasia nun loĝas ĉefe en Italio, kaj lernas dancadon de Paolo Bosco, mondnivela majstro kaj sesfoja mondĉampiono de la internacia normo kaj Zoran Phlol, mondĉampiono de la internacia latino. Ĉiutage ili dronis sin sep horojn en la lernado kaj praktikado de dancado. Krome Winson Tam studas mezlernejan kursaron en internacia lernejo en Italio. Li dediĉas sin al la arto kaj dancado.

 

    Tio jam ne estas la unua sukceso por ili. Antaŭ tio ili tri fojojn ĉampioniĝis en la junulara grupo en Kanado, kaj kvin fojojn partoprenis en mondaj konkursoj en la nomo de Kanado.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng