Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Akvo-verŝa Festo okazis en Xishuangbanna, Ĉinio
2013-04-18


Vizitantoj el diversaj lokoj en la Akvo-verŝa Festo 

 

    La 15-a de aprilo estas la 1375-a tradicia novjara tago laŭ la Dai-nacia kalendaro. En tiu tago, la vizitantoj el diversaj lokoj de la mondo partoprenis en la karnavalaj agoj kiel la lokanoj sur la akvo-verŝa placo de la urbo Jinghong de la Xishuangbanna-a Dai-Nacia Aŭtonoma Gubernio de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio. La Akvo-verŝa Festo en Xishuangbanna havas la titolon "Karnavalo de Oriento", ĝi estas la plej grava festo de dai-oj, anoj de unu el la 56 nacioj de Ĉinio.

 

    Dum la festaj tagoj, laŭ la moderna kalendaro eble de la 13-a ĝis la 16-a de aprilo, oni okazigas sinsekvajn celebradojn post la frumatena diservo al la statuoj de budhoj. Pro tio, ke la festo havas la plej vastan influecon kaj plej multajn partoprenantojn en la lokaj nacianoj, la nacianoj okazigas ceremoniojn ne nur en la provinco Yunnan de Ĉinio sed ankaŭ en aliaj landoj, ekzemple en Birmo, Laoso, Kamboĝo, Tajlando kaj aliaj. La partoprenantoj lanĉas la akvo-ĵetadon unuj al aliaj per tute pura akvo por esprimi deziron forigi katastrofon de la pasinta jaro kaj havigi feliĉon en la venonta jaro.

 

    Tiutage, sur ĉiuj ĉefaj stratoj de la urbo, videblas la ĝojaj partoprenantoj en akvo-verŝado kaj aŭdeblas varmaj krioj kaj huraoj de ili. Oni uzas sitelojn, vazojn kaj akvopafilojn kiel armiloj, laŭvole prenas akvon sub la kranoj kaj el la akvejoj ĉe la stratoj, kaj "persekutas", kaj "atakas", en la karnavala gajeco.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng