Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping sendis mesaĝon al Obama pri eksplodoj en Bostono
2013-04-18


Savado en la maratona finlinio 
 

Savado en la maratona finlinio 

 

    La 16an de aprilo (laŭ la pekina tempo) ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al sia usona paralelulo Barack Obama pri eksplodadoj en Bostono. Li esprimis profundan simpation kaj sinceran kondolencon al la usonaj registaro kaj popolo pro la eksplodoj en Bostono, kiu rezultigis morton kaj vundiĝon de 176 homoj.

 

    Tiutage Yang Jiechi, ĉina ŝtata konsilanto, kaj Wang Yi, ministro pri eksterlandaj aferoj, respektive sendis kondolencajn mesaĝojn al John Kerry, ŝtata sekretario de Usono.

 

    En la 15a de aprilo (laŭ la loka tempo) du fatalaj bombatakoj okazis en la bostona maratono. La polico diris, ke ĝis tiam la eksplodoj rezultigis morton kaj vundiĝon de 176 homoj, interalie tri mortis kaj 17 estis grave vunditaj. Unu el la mortintoj estis 8-jara knabo, kaj inter la vunditoj estas unu studentino el Ĉinio. Nun la polico ankoraŭ ne scias kiu estas la suspektatoj.

 

    En la 16a de aprilo (laŭ la pekina tempo) usona prezidento Obama anoncis, ke la atako estas terorista ago. Li atentigis, ke oni ankoraŭ ne scias ĉu la atako estis farita de usonanoj aŭ eksterlandanoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng