Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis en Ŝanhajo la Azia Konferenco kaj Ekspozicio de Komerca Aviado '2013
2013-04-18


Komercaj aviadiloj eksponataj en la Azia Konferenco kaj Ekspozicio de Komerca Aviado '2013  

 

    La 16-an de aprilo la Azia Konferenco kaj Ekspozicio de Komerca Aviado '2013 inaŭguriĝis en la Bazo de Komercaj Aviadiloj en la Ŝanhaja Hongqiao-a Internacia Flughaveno. La ekspozicio allogis al si 180 kompaniojn kun 38 novtipaj komercaj aviadiloj. La nombro de la kompanioj partoprenantaj en la ekspozicio kaj tiu de la aviadiloj eksponataj superis tiujn en la jaro 2012. Dum la ekspozicio la komercaj aviadiloj, kies prezo estas inter 30 milionoj kaj 50 milionoj da usonaj dolaroj, estas ŝatataj de aĉetantoj.

 

    La komerca aviado povas laŭbezone sendepende dinifi aerliniojn kaj tempon de flugado. Ĝi havas trajtojn de fleksebleco, oportuneco, rapida atingo kaj privateco, kaj povas maksimume plenumi individuan bezonon. Nuntempe pli kaj pli multaj kompanioj malfermis filion en Ŝanhajo, kiaj Universala kaj la Azia Komuna Komerca Aviado Limigita.

 

    La Bazo de Komercaj Aviadiloj de la Ŝanhaja Hongqiao-a Internacia Flughaveno funkciis tri jarojn. Ĝi posedas stacidomon de komercaj aviadiloj kun la areo de 3 100 kvadrataj metroj, unu hangaron, kiu povas enteni 6-8 grand- kaj meztipajn komercajn aviadilojn, unu domon kun la areo de ĉirkaŭ 2 000 kvadrataj metroj kaj ankrejojn de la komercaj aviadiloj.

 

    Laŭ konigo la flug-nombro de komercaj aviadiloj en la flughaveno de Ŝanhajo atingis 3 800 eliratakojn, kreskis je 12% kompare kun tiu en la jaro 2011. Ĝis la fino de la jaro 2012 Ĉinio havas 336 registritajn komercajn aviadilojn.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng