Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Akupunkturo kaj Mokso (IV)
2013-04-18


Kupra homo kun akupunkturaj punktoj 
 

Modernaj akupunkturaj instrumentoj 
 

Moksaj instrumentoj 
 

Notoj pri akupunkturo en antikva medicina verko 
 

Akupunkturaj kaj moksaj instrumentoj 
 

Antikva akupunkturo 

 

    Longa historio

 

    En Ĉinio cirkulas jena rakonto: En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno antaŭ pli ol 2,500 jaroj estis regno Ĝŭo. Ĝia kronprinco suferis apopleksion. Ĝuste kiam la ĉirkaŭaj homoj ne havis rimedon por helpi, la fama kuracisto Bjan Ĉjŭe alvenis. Post diagnozo li faris akupunkturon al korpa punkto de la princo. Post tio la princo estis resanigita. Tiu rakonto troviĝas en la ĉina historia verko "Kroniko" de Sima Ĉjan.

 

    La rakonto montris la longan historion kaj grandan rolon de akupunkturo kaj mokso. Arkeologia prifosado kaj literatura esplorado montris, ke la akupunktura kaj moksa terapioj devenis de la primitiva epoko de Ĉinio kaj la akupunktura terapio burĝonis en la ŝtona epoko de Ĉinio antaŭ 10,000 jaroj. Primitivaj pikiloj estis malgrandaj artefaritaj ŝtonaj pingloj en formo de konuso. Oni frapis korpan surfacon per tia pinglo kaj pikis sangan angion, ke ĝi sangu, aŭ haŭton por dreni absceson. Poste, kun la progreso de la homa civilizacio, aperis bambuaj, ceramikaj kaj diversaj metalaj pingloj. En 1972 ĉinaj arkeologiaj laborantoj trovis kvar orajn kaj kvin arĝentajn kuracajn pinglojn en reĝa tombo en Manĉeng-gubernio de Hebej-provinco antaŭ 2,000 jaroj. La pingloj forme similas al tiuj priskribitaj en historiaj libroj.

 

    Mokso aperis frue, t.e. post kiam la homaro ekuzis fajron. Kiam oni suferis reŭmatalgion aŭ similan malsanon kaj timis malvarmon, li instinkte proksimigis la malsanan korpoparton al fajro. Hazarde brulvundite, oni iom saniĝis aŭ eĉ tute resaniĝis, tiel kreiĝis mokso. Arkeologiaj materialoj montras, ke en Ĉinio oni komencis uzi fajron antaŭ 500,000 jaroj. El tio oni povas vidi, ke la invento de mokso trapasis longan periodon.

 

    En Tang-dinastio en la 7-a jarcento akupunkturo kaj mokso jam fariĝis apartaj terapioj. En la tiama imperiestra hospitalo estis medicinaj majstroj, medicinaj doktoroj kaj kuracistoj kaj ankaŭ akupunkturaj majstroj, akupunkturaj doktoroj kaj akupunkturistoj. La registaro de la Norda Song-dinastio (960-1127) faris kuprajn modelojn de homa korpo en grandeco de vera homo por ekzameni akupunkturistojn. Sur la kupra homo troviĝis ĉ. 700 korpaj punktoj, la korpo estis plena de akvo kaj ŝmirita per parafina vakso, kaj oni ne povis vidi la punktojn de ekstere. Kiam ekzamenito ĝuste pikis korpan punkton, akvo elŝprucis.

 

    Tia ekzameno kaj ekzamena instrumento hodiaŭ ankoraŭ havas praktikan signifon. En la unuaj jaroj post la fondiĝo de la nova Ĉinio oni faris nombron da vitraj modeloj de homa korpo pli grandaj ol vera homo, speciale por akupunktura instruado. Ili indikis korpajn punktojn per elektra lumo kaj sono.

 

    Ĝojinda disvolviĝo

 

    Hodiaŭ, surbaze de la akupunktura kaj moksa terapioj de la antikva Ĉinio, disvolviĝas nova medicina branĉo de akupunkturo kaj mokso, esploranta la funkcion, teorion, klinikajn prognozon kaj kuracon per akupunkturo kaj mokso kaj akupunkturan anestezon. Ĝi akcelas disvolviĝon de la akupunktura kaj moksa terapioj.

 

    Rilate ĝian klinikan esploradon en Ĉinio, en la lastaj jaroj la akupunktura kaj moksa terapioj ricevis diversajn efikojn en kuracado de pli ol 300 specoj de oftaj malsanoj kaj certan efikon en kuracado de malfacile kuraceblaj kaj akutaj malsanoj. Ekz., la efiko en kuracado de akuta virusa hepatito estis altigita de 80% al 90%; la efiko en kuracado de akuta bakteria disenterio ĝenerale atingis 80%; kaj la efiko de mokso al la korpopunkto gŭanjŭan por venki sangoperdan ŝokon atingis 73%. En la lastaj jaroj oni aplikis akupunkturon kaj mokson en kuracado de kirurgiaj malsanoj, kiaj akuta simpla apendicito, akuta intesta tordiĝo, akuta kolecistito kaj kola limfonodito, kaj jam ricevis diversajn efikojn.

 

    La progreso de akupunkturo kaj mokso en klinikaj aplikado kaj esplorado montriĝis en kuracado de malsanoj kontaĝaj, spirorganaj, neŭromensaj, ortopediaj, haŭtaj, ginekologiaj, pediatriaj kaj otorinolaringologiaj.

 

    La esplorado kaj aplikado de akupunktura anestezo estas tre atentoaltiraj.

 

    Antaŭ pli ol 2,000 jaroj la ĉin-medicina libro "Nej Ĝing" jam havis klaran noton pri kvietigo de doloro per akupunkturo. En la fino de la kvindekaj jaroj ĉinaj medicinaj laborantoj sukcese fortranĉis tonsilon, aplikante akupunkturan anestezon, surbaze de riĉa sperto pri akupunktura sendolorigo. Post tio iom post iom multiĝis la malsano-specoj operacie traktataj per akupunktura anestezo. Nun tiel kuracataj malsanoj jam atingis pli ol cent specojn, el kiuj pli ol 30 estas ofte traktataj. La totala nombro de la malsanaj kazoj superis du milionojn. En la komenca periodo de akupunktura anestezo oni bezonis enpiki dekojn da pingloj, sed nun nur kelkaj pingloj jam sufiĉas. Ekz., post enpiko de unu pinglo en la akupunkturan punkton sanjanglŭo, oni povas fortranĉi pulmon. Nun kuracistoj aplikas ankaŭ sintezan anestezon por fari operacion. Ekz., aplikante elektran akupunkturon al pulma ektomio, oni uzas ankaŭ iom da kvietiga drogo. Tio povas altigi la anestezan efikon.

 

    Nun oni aplikas akupunkturan anestezon ofte al operacioj de encefalo, okulo, orelo, nazo, laringo, torako kaj abdomeno, al ginekologio, ortopedio, akcelita akuŝo, tiroida ektomio kaj dentoeltiro.

 

    La akupunktura anestezo en operacio havas jenan avantaĝon: Ĝi ne estigas tiajn akcidenton kaj malbonan efikon kiel en operacio, en kiu oni aplikas anestezinon. Laŭ statistiko, en lando kun 60,000,000 loĝantoj, ĉiujare 2,000 homoj mortis de operacio per anestezino. Dum akupunktura anestezado la operaciato havas klaran menson, kio povas altigi la precizecon de operacio. Ekz., dank' al konscia kunago de operaciato en akupunktura anestezado kuracisto povas fari al li pli precizan strabotomion. Krome, akupunkturo rapidigas resaniĝon de la operaciito. Ĉar akupunktura anestezo malmulte perturbas la homan organismon, tial operaciito havas normalajn sangocirkuladon kaj koran funkcion, malmulte sangas kaj infektiĝas dum operacio kaj povas preni manĝaĵon baldaŭ post la operacio. Paciento operaciita per akupunktura anestezo resaniĝas pli frue je 3-5 tagoj ol tiu per anestezino. Akupunktura anestezo estas simpla kaj facile akceptebla por paciento. Multaj pacientoj operaciitaj per akupunktura anestezo ofte por la duafoja operacio petas akupunkturan anestezon.

 

    La nova disvolviĝo de la modernaj akupunktura kaj moksa arto speguliĝas ankaŭ en la terapioj de elektronika varmiga mokso kaj lasera, mikroonda, sonelektroonda, SSP-elektra kaj Voll-elektra akupunkturoj. La terapio de lasera akupunkturo karakteriziĝas per tio, ke laserradioj tra fotokondukta fibro efikas sur korpan punkton, anstataŭigante la tradiciajn akupunkturon kaj mokson per biologia funkcio de lasero. Ĝia avantaĝo estas ne kaŭzi doloron, tial ĝi taŭgas precipe por torakaj operacioj aŭ tiuj al infanoj. Ĉar la longaj radioj de lasera akupunkturo estas absolute sterilaj, ĝi ne kaŭzas traŭmaton kaj infekton. Kaj krome, ĝia manipulado estas facila.

 

    La lasera akupunkturo bone efikas sur multajn malsanojn, kiaj malsanoj internaj, kirurgiaj, ginekologiaj, pediatriaj, haŭtaj kaj otorinolaringologiaj.

 

    La aparato de mikroonda akupunkturo estis farita de radioricevila fabriko de Ĝjangsu-provinco. En 1984 DBJ-l-tipa aparato de mikroonda akupunkturo akiris por la fabriko oran medalon en la 40-a Plovdiv-a Aŭtuna Internacia Mekanika Foiro en Bulgario.

 

    La aparato de mikroonda akupunkturo estis projektita en kombino de la moderna mikroonda tekniko kaj la tradicia akupunktura teorio. Ĝi povas forigi malvarmon kaj spasmon, akceli la sangan cirkuladon kaj malstreĉi muskolojn kaj tendenojn. Ĝi efike kuracas pli ol 20 malsanojn, kiaj koronaria kormalsano, reŭmatalgio, tordiĝo, diversaj artritoj kaj dismenoreo. Ĝi povas resanigi 90% de la kuracatoj, tial ĝi estas esperiga por akupunktura terapio.

 

    Nun studo de akupunkturo kaj mokso eniris en prosperan epokon de diversaj skoloj. Multaj ĉinaj medicinistoj havas komunan opinion pri tiu medicina branĉo kaj ankaŭ sian propran vidpunkton kaj eĉ iel disvolvis ĝin. Ankaŭ en aliaj landoj aperis kelkaj skoloj. Ekz., en Japanio ekzistas pluraj skoloj kaj FR Germanio, Sovetunio, Pollando havas sian skolon. Oni esperas, ke tiu medicina branĉo leviĝos al pli alta nivelo kaj faros pli multan kontribuon al la monda medicino.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng