Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Abako
2013-04-18

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    Abaka kalkulo originis el Ĉinio kaj disvastiĝis en la mondo. Dum centoj da jaroj la abaka kalkulo ludis grandegan rolon en la disvolvo de produkto, eduko, scienco kaj kulturo de Ĉinio. Ĝi estas valora scienca kaj kultura heredaĵo de Ĉinio.

 

    Abaka kalkulo evoluis el la antikva stangeta kalkulo. Tiam laŭ la decimala nombrosistemo oni faris la kvar bazajn operaciojn de aritmetiko kaj operaciojn de radikado kaj kvadratigo per bambuaj stangetoj longaj je ĉirkaŭ unu decimetro aranĝitaj en diversaj formoj. Jam en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K.) ĉinaj matematikistoj povis lerte kalkuli per mallongaj bambuaj stangetoj.

 

    Kun la disvolviĝo de la agrikulturo, metio, komerco kaj ekstera komerco aperis granda nombro da simplaj formuloj de stangeta kalkulo. Tamen estis tre maloportune kalkuli per plenmano da stangetoj dum negocado. Ofte okazis eraroj pro ne ĝuste aranĝitaj stangetoj, precipe kiam oni faris kalkulon en granda cifero. Stangeta kalkulo ne povis kontentigi la bezonon de la objektiva realo, tial oni komencis kalkuli per malgrandaj globetoj anstataŭ stangetoj. Fine de Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K.) aperis notoj pri abaka kalkulo. Tial historiistoj asertis, ke en Han-dinastio oni jam komencis uzi abakon kaj ekde tiam abaka kalkulo iom post iom anstataŭis stangetan kalkulon.

 


Abako 

 

    Matematika libro de Song-dinastio (960-1279 p.K.) notas, ke la tiama abako havis transversan trabeton. Estas evidente, ke tiam oni uzis abakon kun globetoj moveblaj sur stangetoj. Estas tre malfacile konstati, en kiu jaro oni komencis uzi abakon kaj kiu inventis ĝin. En Song- kaj Yuan-dinastioj (1271-1368 p.K.) abako jam estis vaste uzata en Ĉinio.

 

    En Ming-dinastio (1368-1644 p.K) abako estis tre populara. Kaj multe progresis la metodo de kalkulo. La plej frua libro pri abaka kalkulo de Ĉinio estas "Fundamenta Matematiko" (1578 p.K.) de Ke Shangqian de Ming-dinastio. Bildo pri abako en la libro montras, ke la tiama abako havas 13 stangetojn kaj similas al la nuna, kies stangeto havas sur si po sep globetojn. Majstro Cheng Dawei de abaka kalkulo de Ming-dinastio komencis sian komercadon ĉe la meza kaj malsupra parto de Yangzi-rivero en la aĝo de pli ol 20 jaroj. Kiam li estis 60-jara (1592 p.K), li verkis la libron "Kompleta Operaciaro", sisteme kaj detale klarigante pri abaka kalkulo. La libro havas en si 595 matematikajn problemojn kalkulatajn per abako, 26 formulojn por adicio kaj 22 formulojn por subtraho. La libro estis bonvena tra la lando kaj represita multfoje.

 

    En tiu sama tempo abako de Ĉinio estis enportita en Japanion, Koreion, Vjetnamion, Tajlandon k.a. Laŭ esplorado de japanaj historiistoj, japanoj studintaj en Ĉinio fine de Ming-dinastio kunportis en Japanion la libron "Kompleta Operaciaro" kaj abakojn de Ĉinio. Post la Dua Mond-milito abako estis enportita de Japanio en Eŭropon. Japanoj tre atentas pri uzo de abako. Eĉ en la nuna Japanio, kie komputiloj estas vastege uzataj, la populariĝo kaj aplikado de abakoj rimarkinde superas tiujn en Ĉinio laŭ proporcio de loĝantaro.

 

    Abako donas intuician konon en instruado. Ĝi ne nur figure montras la koncepton de la fundamenta matematiko kaj la principojn de la decimala nombrosistemo, kaj pli grave estas, ke, kiam oni kalkulas per abako, movas globetojn per fingroj, cerbumante pri matematika logiko, li lertigas kaj la fingrojn kaj la cerbon. Tial dank' al lernado de abaka kalkulo, la lernantoj povas pli bone kompreni la koncepton pri nombro, akrigi pens-kapablon, intensigi memorkapablon kaj altigi kalkulkapablon al si.

 

    Nun la abako estas ankoraŭ vaste uzata en Ĉinio. Abaka kalkulo estas la plej taŭga por fari adicion kaj subtrahon, precipe por fari kontinuan adiciadon kaj subtrahadon de plurcifera nombro. En tiu kazo abaka kalkulo estas multe pli rapida ol la komputila. En kalkulado, kontado kaj statistikado oni plejofte uzas adiciadon kaj subtrahadon, kiuj konsistigas 80% de la kvar bazaj operacioj de aritmetiko. Kaj plie, abako havas multe da superecoj, kiaj simpla strukturo, oportuneco por uzado, rapida kaj preciza kalkulado, malmulta kosto, funkciado sen elektro kaj fortikeco. Tiujn superecojn ne havas la komputiloj. Nun ĉiutage miloj kaj dekmiloj da kontistoj, kasistoj, komercistoj kaj intendantoj uzas abakojn por bilanci grandan nombron da kvitancoj kaj fakturoj. El tio videblas, ke la antikva abako ankoraŭ ludas grandan rolon en ekonomia aktivado.

 

( El " E nciklopedieto de Ĉinio" )

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng