Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Famaj Floroj
2013-04-18

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    Laŭ statistiko Ĉinio havas pli ol 7 000 speciojn de arbaj kaj arbustaj plantoj, el kiuj multaj estas tiuj por ornamado. El la herbaj plantoj 1 000 — 2 000 specioj taŭgas por ornamado pro siaj belaj floroj. Ĉinio havas favoran klimaton, la kreska sezono de la plantoj koincidas kun pluva sezono, kio tre favoras ilian kreskadon; la varia topografio de Ĉinio havigas al la diversspeciaj plantoj bonan medion de kreskado. Kaj krome, Ĉinio havas longan kulturan historion, tial deantikve ĝi jam elkulturis multspeciajn florojn, el kiuj iujn speciojn oni konis kulturi antaŭ 2 000 — 3 000 jaroj.

 


Ume-floroj  

 

    Ume-arbo origine kreskis en la sudokcidenta parto kaj la baseno de Yangzi-rivero de Ĉinio. Eĉ nun tie sur montoj troviĝas sovaĝaj ume-arbaroj. Antikvaj ĉinoj kulturis ume-arbojn por ricevi iliajn fruktojn. La acidaj umeoj kaj salo estis nemankigeblaj kondimentoj por la tieaj popolanoj. Nun ĉinoj uzas umeojn por prepari medikamenton kaj trinkaĵon.

 

    Post longa klopodo oni elkulturis pli ol 200 speciojn de ume-arboj por ornamado. Tiuj ume-arboj havas diversajn branĉojn malsupren kreskantajn, rektajn, zigzagajn kaj fortikajn, kaj unu- aŭ plurpetalajn florojn kun koloroj blanka, helruĝa, ruĝa kaj purpurruĝa. En la urboj Wuhan, Nankino, Suzhou kaj Wuxi estas ume-ĝardenoj.

 

    La ume-floroj ne timas froston kaj floras malgraŭ neĝado. Ĝi povas rezisti kontraŭ insekta atako kaj malsano kaj vivi mil jarojn. La ĉina popolo tre ŝatas ĝian firman karakteron kaj opinias, ke ĝi estas la simbolo de la ĉina nacio.

 


Peonio

 

    Peonio estas nomata reĝo de la floroj. Peonio origine kreskis en la provincoj Shaanxi kaj Gansu. La sovaĝaj peonioj estas unu-petalaj, sed la kulturitaj peonioj estas plurpetalaj, kies diametro atingas ĉ. 20 centimetrojn kaj kies koloroj estas flava, blanka, helruĝa, ruĝa, purpura, malhelruĝa kaj helverda. La peonioj floras de la mezo de aprilo ĝis majo. La peonioj de Luoyang de Henan-provinco kaj tiuj de Heze de Shandong-provinco estas la plej famaj.

 


Krizantemo 
 

 

    Krizantemo estas kulturata en Ĉinio ĉ. 3 000 jarojn. La montaroj Qinling kaj Funiu estas ĝiaj originaj kreskejoj. En aŭtuno orflavaj sovaĝaj krizantemoj floras ĉie en valoj, ĉe riverbordoj kaj sur montdeklivoj.

 

    Ĉinoj jam elkulturis ĉ. 3 000 bonajn speciojn. Bone kulturate iuj specioj povas flori en la kvar sezonoj de jaro. Malgranda krizantemo, nur 20 centimetrojn alta, tamen havas florojn kun grandeco de bovlo. Iu specio de granda krizantemo greftita povas surhavi pli ol 3 000 florojn.

 


Rododendro 
 

 

    Rododendro origine kreskis en Yunnan, Sichuan kaj Tibeto, kie troviĝas pli ol 400 specioj de tiu planto. En 1981 ĉina florbotanikisto trovis en Gaoligong-montregiono de Yunnan rododendron kun alteco de pli ol 20 metroj kaj trunka diametro de pli ol unu metro.

 

    La ĉina rododendro havas florojn blankajn, helruĝajn, ruĝajn, purpur-ruĝajn, helpurpurajn, flavajn kaj oranĝajn. La plej populara specio de rododendro estas nomata Yingshanhong, kies floroj ruĝigis ĉiujn montdeklivojn dum sia plena florado.

 

    Kamelio havas multajn speciojn kun floroj blankaj, helruĝaj kaj ruĝaj, inter kiuj la specioj de Yunnan kaj Zhejiang estas la plej famaj. Ĝi floras en februaro kaj marto, unu arbo portas mil florojn. Vidate de malproksime florantaj kamelioj ŝajnas nuboj ruĝaj aŭ blankaj. Lastatempe oni trovis en Guangxi plurajn speciojn de kamelio kun flavaj floroj.

 


Orkideo 
 

 

    Krome, Ĉinio havas ankaŭ orkideon kaj osmanton kun aromaj floroj, lotuson kun ekonomia valoro, ĉimonanton (Chimonanthus praecox) kun flavaj aromaj floroj. Inter la sovaĝaj floro-plantoj troviĝas lilako, lonicero, evonimo, lilio, gentiano (Gentiana scabra) kaj aliaj. La ĉinaj sovaĝaj floro-plantoj parte estas kulturataj en ĝardenoj, sed plejparte kreskas sovaĝe.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng