Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Miniaturaj Envazaj Pejzaĝoj
2013-04-18

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    Miniaturaj envazaj pejzaĝoj de Ĉinio, apartenantaj al originala hortikultura arto, estas laŭdataj kiel senvoĉa poemo kaj tridimensia bildo. Ili estas dekoracioj faritaj el rokpecoj aŭ vegetaĵoj, imite laŭ naturaj pejzaĝoj. Per ili oni ornamas sian ĉambron aŭ korton.

 

    Miniaturaj envazaj pejzaĝoj aperis en Tang-dinastio (618-907). Sur fresko de tiama tombo vidiĝas servistino kun miniatura envaza pejzaĝo sur mano. En Song-dinastio (960-1279) aperis la unua verko pri farado de tiaj pejzaĝoj. En Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911) aperis pluraj tiaj verkoj kaj iuj poetoj faris poemojn aŭ skribojn pri miniaturaj envazaj pejzaĝoj.

 

    Dum la longtempa disvolviĝado formiĝis diversaj kategorioj kaj skoloj de miniaturaj envazaj pejzaĝoj. Inter ili la ĉefaj estas pejzaĝo de arbo kaj tiu de rokaĵo kaj akvo.

 

    La miniatura envaza arba pejzaĝo estas farita el trunko, radikoj, folioj, floroj kaj fruktoj de ornama planto. Por fari tian pejzaĝon necesas planto gracia kaj facile transformebla. Per recepo kaj ŝnurligado de branĉoj oni havigas al ĝi allogan formon. Estas diversaj specoj de miniatura envaza arba pejzaĝo, kiaj pejzaĝo de arbo kun trunko vertikala, kurba aŭ horizontala, pejzaĝo de arbo pendanta kaj pejzaĝo boskoforma.

 


Envaza arba pejzaĝo 

 

    En la vastega teritorio de Ĉinio ne mankas arbospecoj taŭgaj por tiaj pejzaĝoj. En Guangdong-provinco kreskas tearboj, bambuoj, banjanoj kaj aliaj. La miniaturaj envazaj pejzaĝoj de tiaj arboj, recepitaj kaj transformitaj, aspektas nature. Ĝuante ilin, oni sentas sin kvazaŭ en subtropika arbaro. En Jiangsu- kaj Zhejiang-provincoj oni faras miniaturajn envazajn pejzaĝojn ĝenerale el ulmo, ume-arbo kaj granatarbo transformitaj post ŝnurligo de iliaj branĉoj. La pejzaĝoj aspektas elegante, kurioze kaj antikvece. En Sichuan-provinco oni faras tiajn pejzaĝojn el ginko, miriko kaj aliaj. La pejzaĝo kun elteriĝintaj radikoj aspektas groteske kaj ĉarme. La envaza mikropejzaĝo, surmura envaza pejzaĝo kaj envaza makropejzaĝo kun aparta temo estas tre ŝatataj.

 


Envaza arba pejzaĝo
 

 

    Por fari belan miniaturan envazan pejzaĝon de rokaĵo kaj akvo, oni devas ĉizi rokpecojn, kunglui ilin, meti ilin en elegantan vazon kun akvo kaj ormani ilin per malgrandaj planto, ponto, domo, kiosko, boato, ĉaro k.a. Estas du specoj de rokoj uzataj por tia pejzaĝo. Unu el ili estas malmola, senpora kaj ne taŭga por kreskigi muskon, kiel stalaktito; kaj la alia estas malkompakta, pororiĉa kaj taŭga por kreskigi muskon, kiel pumiko.

 


Envaza pejzaĝo de rokaĵoj kaj akvo
 

 

Ankaŭ diversaj estas la specoj de miniatura envaza pejzaĝo de rokaĵo kaj akvo. Malsamaj rokospecoj povas prezenti malsamajn temojn kaj stilojn. La miniatura envaza pejzaĝo de rokaĵo kaj akvo de Sichuan-provinco estas kruda kaj impona. Ĝi povas montri la majestecon de grandaj montoj kaj zigzagaj riveroj. Tion ekzemplas la envazaj pejzaĝoj "Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero" kaj "Pitoreska Emei-monto". La miniatura envaza pejzaĝo de rokaĵo kaj akvo de Guangxi vidigas ĉefe la ĉarmon de montoj kaj riveroj en Guilin.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng