Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Funebra Ceremonio de Margaret Thatcher
2013-04-19


La ĉerko de Margaret Thatcher antaŭ la Katedralo St. Paul 
 

La brita reĝino al la funebra ceremonio 

 

    La 17an de aprilo en Londono okazis funebra ceremonio de Margaret Hilda Thatcher, eksa ĉefministro de Britio. En la ceremomio ĉeestis la brita reĝino Elizabeth la Dua kaj ŝia edzo Philip, duko de Edinburgo, la brita ĉefministro David Cameron kaj la britaj eksĉefministroj John Major, Gardon Brown kaj Tony Blair. Liu Xiaoming, ĉina ambasadoro en Britio, ĉeestis al la ceremonio en la nomo de la ĉina registaro. Krome, tie estis pli ol 2 mil politikaj altranguloj, reprezentantoj kaj personoj de diversaj rondoj el 200 landoj kaj regionoj.

 

    Je la 11a horo la funebra ceremonio komenciĝis en Katedralo St. Paul. Nur apud la katedralo kolektiĝis 4 mil homoj.

 

    Tiutage duonhisitaj estis flagoj sur konstruaĵoj de iuj londonaj registaro-institucioj kaj la granda horloĝo Big Ben, simbola konstruaĵo de Britio mutis por funebri pri Margaret Thatcher.

 

    En la ceremonio la nepino de Margaret Thatcher Amanda Thatcher kaj la ĉefministro David Cameron laŭtlegis la Biblion por ŝi, kaj la episkopo de Londono Richard Chartres faris paroladon. Post la ceremonio la familio de Margaret Thatcher eskortis la ĉerkon el la katedralo, kaj ŝia restaĵo estis kremaciita.

 

    En la funebra tago la polico sendis ĉirkaŭ 4 mil policanojn al stratoj por konservi la ordon en la stratoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng