2013-04-19
 Liberigo de ĉina acipensero |
La 17-an de aprilo en Yichang de Hubei-provinco la Instituto de Ĉinaj Acipenseroj liberigis 8 mil ĉinajn acipenserojn en Yangzi-riveron. Tio estas liberigo kun plej granda nombro da kaj plej multaj specioj da ĉinaj acipenseroj artefarite reproduktitaj en Ĉinio. La ĉinaj acipenseroj liberigitaj ĉi-foje longas je ĉiraŭ 20-200 centimetroj.
La ĉinaj acipenseroj estas antikvaj, valoraj kaj raraj fiŝoj. Ili havas la historion de 140 milionoj da jaroj kaj estis nomita kiel "vivanta fosilio". Pro rapida reduktiĝo de sovaĝaj specioj la ĉinaj acipenseroj fariĝis pereonta specio. En la jaro 1996 la Monda Unio por Protekti Naturon kaj Naturajn Resursojn enlistigis la ĉinajn acipenserojn kiel pereonta specio. Ankaŭ Ĉinio enlistigis ilin kiel ŝtata unuagrada protektata besto. La ĉi-fojan liberigon de la ĉinaj acipenseroj atestis reprezentantoj el internaciaj mediprotektaj organizoj kaj pli ol mil lokanoj.
Laŭ konigo de Chen Lei, estro de la Instituto de Ĉinaj Acipenseroj, antaŭ liberigo de fiŝoj scienc-esploristoj trejnis ilin ĉirkaŭ unu monaton por ke ili kutimiĝu al la naturaj vivkondiĉoj en Yangzi-rivero. Krom tio scienc-esploristoj faros longtempan sekvadon kaj monitoradon al ili per multaj teknologiaj rimedoj por koni ilian staton en akvo, kaj kolektos rilatajn aldonitaĵojn por fari esploron.
En la pasintaj 30 jaroj post sia fondiĝo la Instituto de Ĉinaj Acipenseroj liberigis pli ol 5 milionojn da ĉinaj acipenseroj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|