Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Publikigita la projekto "Sekura palaco" de la Muzeo de Imperiestra Palaco de Pekino
2013-04-19


Shan Jixiang respondas la demandojn de la raportistoj.

 

    La 17-an de aprilo okazis gazetara konferenco de la Muzeo de Imperiestra Palaco pri la ĝenerala projekto de la "Sekura palaco" en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. En ĝi oni faris konigon al la amaskomunikiloj pri la projekto lastatempe sankciita de la ŝtata registaro. Shan Jixiang, estro de la Muzeo de Imperiestra Palaco, esprimis, ke ili "transdonos la mirindan palacon al la futuraj 600 jaroj" pere de la konstruado de "Sekura palaco" antaŭ ĝia 600-jariĝo.

 

    Li diris, ke la sekurigaj manieroj de la projekto kovros la sekurecon de la ĉefaj konstruaĵoj faritaj el lignoj kun la tera areo je 112 hektaroj kaj la planka areo je 170 mil kvadrataj metroj, tiun de la konservaĵoj kun la totala nombro je pli ol 1800 mil kaj tiun de la vizitantoj en- kaj eksterlandaj akceptitaj de la muzeo je ĉ. 1500 hom/fojoj ĉiujare. La realiĝo de la projekto efike solvos la sekurecajn problemojn de incendio, ŝtelo, tertremo, natura malboniĝo de la konservaĵoj, latenta danĝero en la kulturaĵaj konservejoj, sekreta risko de la infrastrukturoj, akcidento al la vizitantoj kaj aliaj eblaj malsekuraj aferoj.

 

    Laŭ la konigo, la proksima celo de la projekto estas reale sekurigi la plej urĝajn punktojn de la menciitaj flankoj antaŭ la jaro 2015, la 90-a datreveno de la muzea establiĝo. La longtempa celo de la projekto estas komplete "sanigi" la sekuran situacion de la muzeo kaj ĉiuflanke altigi la nivelon de ĝia administracio kaj publika servado antaŭ la jaro 2020, la 600-a datreveno de la palaca stariĝo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng