Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Raraj Bestoj
2013-04-19

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    Laŭ statistiko, en Ĉinio estas 1 175 specioj da birdoj, kiuj konsistigas 13.4% de la totala nombro de la birdoj en la mondo, pli ol 414 specioj da sovaĝbestoj, kiuj konsistigas ĉ. 11% de la totala nombro de la sovaĝbestoj en la mondo, 196 specioj da amfibioj kaj 315 specioj da rampuloj.

 


Blanklipa cervo  
 

Granda pando
 

 

    En la granda nombro da sovaĝaj bestoj multaj vivas nur en Ĉinio kaj iuj estas raraj kaj fame konataj en la mondo, ekz. granda pando, orhara simio, aligatoro kaj ruĝverta gruo, kaj ankaŭ nordorienta tigro, blanknaĝila delfeno, elafuro, blanklipa cervo kaj amfiokso.

 


Nordorienta tigro
 

 

    La nordorientaj tigroj, kiuj vivas en la Malgranda Xing'an-montaro de Heilongjiang-provinco kaj Changbai-montaro de Jilin-provinco, ĉiu pezas ĉ. 200 kg., kun longeco de 2 m. La plej granda el ili pezas 320 kg., kun longeco de 4 m. Tia tigro estas hele flava kaj havas sur la frunto striojn similajn al la ĉina ideogramo " 王" (reĝo). Ĝi estas fama pro siaj granda korpo, belaj longaj haroj, mirinda forto kaj furiozeco.

 


Blanknaĝila delfeno 
 

 

    La blanknaĝila delfeno estas akva mamulo kaj apartenas al la klaso de dolĉakvaj delfenoj, la plej antikva kaj plej primitiva en la familio de la nunaj cetacoj, kaj pro tio ricevis la nomon viva fosilio. La blanknaĝila delfeno, longa je 2-2.5 m., blugriza dorse kaj blanka ventre, havas longan buŝon kun ĉ. 130 dentoj. Tiaj delfenoj nutras sin per fiŝoj kaj vivas en Dongting-lago, la meza kaj malsupra Yangzi-rivero kaj Qiantang-rivero.

 


Elafuro
 

 

    La elafuro kaj blanklipa cervo estas propraj al Ĉinio. La elafuro estas groteska, kun korpo simila al tiu de azeno, hufoj al tiuj de bovo, kornoj al tiuj de cervo kaj kapo al tiu de ĉevalo, tial en Ĉinio oni nomas ĝin monstro. La blanklipaj cervoj en malgranda nombro vivas ĉefe en la regiono de Qinghai kaj Tibeto. Ili havas blankajn harojn ĉirkaŭ la buŝo kaj pro tio ricevis la nomon.

 

    La amfiokso, longa je 4-5 cm., havas platan kaj kristale ruĝan korpon kun pintaj kapo kaj vosto. Ĝi vivas ĉe la marbordoj de Xiamen, Qingdao kaj Yantai. Ĝi apartenas al cefalopodoj. Krom ĥordo tra la tuta korpo, ĝi havas nek kranion nek vertebron. Ĝi estas transiranto de senvertebruloj al vertebruloj kaj rigardata de la mondo kiel la prapatro de la fiŝoj.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio ")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng