Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Raraj Plantoj
2013-04-19

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    En Ĉinio videblas preskaŭ ĉiuj ĉefaj specioj de la flaŭroj en la glacia, mezvarma kaj tropika zonoj de la norda hemisfero. Inter ili troviĝas pli ol 7000 specioj de arbitaj plantoj. En la mondo troviĝas pli ol 700 specioj de gimnospermoj, kiuj apartenas al 13 klasoj, kaj en Ĉinio estas pli ol 300 specioj de tiaj plantoj, kiuj apartenas al 12 klasoj. En Ĉinio kreskas pli ol 27150 specioj de altklasaj plantoj.

 

    La arbaroj dissemiĝas ĉefe en nordorienta Ĉinio, sudokcidenta Ĉinio, Fujian-provinco kaj orienta Taiwan-provinco de sudorienta Ĉinio. La Granda Xing'an-montaro de nordorienta Ĉinio estas la plej granda pinglarbara regiono kaj honorata kiel arbara trezorejo de Ĉinio, kie kreskas larikoj, betuloj kaj mongolaj pinoj (Pinus sylvestris var. mongolica). Ĉie en la varma Xishuangbanna de sudokcidenta Ĉinio kaj Hainan-insulo kreskas kaŭĉukarboj, kinkonoj, oleaj palmoj, sisaloj kaj aliaj tropikaj ekonomiaj plantoj, kaj krome, tie produktiĝas ankaŭ kokosoj, bananoj, ananasoj, mangoj kaj aliaj tropikaj fruktoj.

 

    Estas tre multaj specioj de floroj. En la mondo troviĝas ĉirkaŭ 800 specioj de rododendroj, inter ili 650 specioj kreskas en Ĉinio. La peonio — la reĝo de la floroj, propra al Ĉinio, estas admirata pro sia rava ĉarmeco. La peonio estas ornama arbusto kaj ĝia radiko povas esti uzata kiel drogo.

 

    Jen ankoraŭ pluraj raraj plantoj de Ĉinio:

 


Metasekvojo  

 

    Metasekvojo (Metasequoia glyptostroboides), "viva fosilio", estas arbo kun alteco de pli ol 35 metroj kaj dikeco de du metroj. Ĝi estas bela kaj havas densajn branĉojn kaj foliojn, kies koloro varias laŭ sezonoj: printempe helverda, somere verda, aŭtune flava kaj vintre ruĝa kaj estas difinita kiel unu el la antikvaj raraj arboj de la mondo. Metasekvojo prosperis ĉie en orienta Azio, norda Ameriko kaj Eŭropo en la frua kretaceo de la mezozoiko antaŭ cent milionoj da jaroj kaj pereis en la kvaternara glaci-rivera periodo. Kaj poste oni povis vidi nur ĝiajn fosiliojn. En 1941 oni trovis ĉ. mil metasekvojojn en la lim-regiono de la provincoj Hubei kaj Sichuan de Ĉinio, kio fariĝis grava eltrovo de la botanikistaj rondoj en la 20-a jarcento. Pro tio ĝi ricevis la nomon viva fosilio. La arbo kreskas rapide, estas bonkvalita materialo por konstruado kaj ankaŭ bona arbo-specio por beligi nian viv-medion.

 


Kolomba arbo 
 

 

    La kolomba arbo estas mondfama ornama arbo-specio. Ĝi havas groteskajn kaj belajn florojn, kiuj aspektas kiel kolomboj sidantaj sur ĝi. Tial oni donis al ĝi la nomon. La kolomba arbo jam pereis en aliaj mondpartoj kaj nun kreskas nur en Ĉinio, tial ĝi estas aparte rara.

 


Ginko 
 

 

    Ankaŭ la ginko estas antikva arbo-specio. Ĝi dividiĝas en femalan kaj masklan kaj ĝia nuks-kerno estas manĝebla kaj uzata kiel drogo. Ĝia ligno havas densajn vejnojn kaj povas esti uzata por gravurado. En Juxian-gubernio de Shandong-provinco kreskas 3 000-jara ginko kun ventumil-formaj folioj, 25.4 metrojn alta, kiu povas ombri proksimume 0.07 hektaron. Ok homoj apenaŭ povas brakumi ĝian trunkon mano en mano. Aŭtune kun densaj oraj folioj ĝi estas vere rara!

 


Katajo 
 

 

    Katajo (Cathaya argyrophylla), kiel ekstreme rara arbo-specio de la mondo, estas alta ĉiamverda pinaca arbo. Ĝiaj folioj similas al tiuj de metasekvojo kaj havas po du arĝentajn vejnojn sur la dorsflanko. Ili brilas arĝente en delikata vento. Ĝia trunko estas bonkvalita materialo por konstrui ŝipojn, domojn kaj meblojn. La katajoj en la aliaj partoj de la mondo jam fariĝis subteraj fosilioj, kaj nun ili kreskas nur en la sudokcidenta parto de Ĉinio, kie dum la glaci-rivera periodo la altaj montoj protektis la plantojn kontraŭ la atako de la glaci-riveroj, kaj plie, la plantojn en la rivervaloj karesas la varmeta kaj humida musono. Oni nomas tiun raran arbo-specion postvivanto de la glaci-rivera periodo. En la kvindekaj jaroj ĉinaj sciencistoj trovis katajojn en Guangxi kaj Sichuan, kio faris sensacion en la internaciaj biologaj rondoj siatempe kaj liveris valorajn materialojn al esploro de paleontologio, antikvaj klimatoj, geografio kaj geologio.

 

( El " E nciklopedieto de Ĉinio" )

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng