Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rezervejoj
2013-04-19

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

    Ĉinio kun vasta teritorio, kompleksa topografio kaj varia klimato abundas je sovaĝaj bestoj kaj vegetaĵoj. Pro troa ekspluatado de la naturo kaj malmulta protekto de ĝi dum longa tempo, malpliiĝis la vivaĵoj kaj malekvilibras la natura ekologia sistemo en multaj lokoj. En la fino de la 40-aj jaroj de la kuranta jarcento Ĉinio turniĝis en landon malriĉan je arbaroj, malaperis dekoj da specoj da sovaĝaj bestoj, multe reduktiĝis la viv-regionoj por cento da specoj da sovaĝaj bestoj, la nombro de la bestoj malgrandiĝis kaj iuj el ili alfrontas pereon. Sovaĝaj elafuroj, propraj al Ĉinio, kiuj iam vivis grege en norda kaj centra Ĉinio, iam malaperis. En la periodo de Shang-dinastio (17-11 jc. a.K.) sovaĝaj elefantoj frekventis la basenojn de la Flava Rivero kaj Huaihe-rivero; en Tang-dinastio (618-907) ili vivis sude de Yangzi-rivero; en Ming-dinastio (1368-1644) ili videblis en la provincoj Guangdong kaj Guangxi; kaj nun ili videblas nur en suda Yunnan-provinco.

 


Konciza Mapo de Ĉinaj Rezervejoj  

 

    Por protekti kaj racie ekspluati la riĉfontojn de vivaĵoj, la Tria Sesio de la Unua Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio en 1956 determinis certajn lokojn en ĉiu provinco aŭ regiono de la lando arbaraj rezervejoj malpermesataj por hakado. En 1956-1958 la ŝtato starigis sinsekve la unuajn rezervejojn kiaj Dinghushan en Guangdong-provinco, Fenglin en Heilongjiang-provinco, Granda Xing'an-montaro en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, Xiaomengyang, Menglun kaj Mengla en Yunnan-provinco, kaj tiuj rezervejoj protektas la naturajn flaŭrojn kaj rarajn bestojn. En 1962 la Ŝtata Konsilantaro publikigis la "Direktivon pri Aktiva Protektado kaj Racia Ekspluatado de Sovaĝaj Bestoj" kaj ellaboris la politikon de "Samtempa Akcento sur Protektado, Bredado kaj Ĉasado". En la 60-aj jaroj la ŝtato starigis pli ol dek pliajn rezervejojn, kiel Changbai-montaro en Jilin-provinco, Jianfeng-monto en Guangdong-provinco, Huaping en Guangxi, Taibai-monto en Shaanxi-provinco, Wanglang en Sichuan-provinco. Dank' al ili iuj naturaj arbaroj kaj raraj bestoj kiaj tigro de la Nordoriento, makula cervo, granda pando, orhara simio kaj budorkaso (Budorcas taxicolor) estas protektataj. En la 70-aj jaroj sinsekve fondiĝis pli ol 20 rezervejoj, kiaj la Birda Insuleto en Qinghai-provinco, Wolong kaj Jiuzhaigou en Sichuan-provinco, Foping en Shaanxi-provinco, Baishuijiang en Gansu-provinco, Zhalong en Heilongjiang-provinco. Ĝis la fino fino de 1986 jam stariĝis 333 rezervejoj kun areo de 16 milionoj da hektaroj da tero, kiuj konsistigas ĉ. 1.69% de la teritorio de Ĉinio.

 


La rezervejo Dinghushan, konsistiga parto de la internacia biosfero. 
 

 

    La ĉinaj rezervejoj dividiĝas en ses tipojn: la unuaj rezervejoj por protekti kompletan sintezan ekologian sistemon; la duaj por protekti rarajn bestojn; la triaj por protekti rarajn vegetalojn kaj flaŭrojn; la kvaraj por protekti naturajn pitoreskejojn; la kvinaj por protekti geologian sekcon kaj specialan geomorfologian tipon; kaj la sesaj por protekti marbordan naturan medion kaj naturajn riĉfontojn. Tiu klasifiko estas relativa, ĉar unu rezervejo ofte havas plurajn funkciojn.

 


La rezervejo Changbai-montaro, konsistiga parto de la internacia biosfero. 
 

 

    Laŭ informo, en Ĉinio estas 27 150 specoj da altklasaj plantoj, iuj el ili estas propraj al Ĉinio. La rezervejoj efike protektas la naturan ekologian sistemon kaj rarajn plantojn. Ekzemple la rezervejo Changbai-montaro en la provinco Jilin ĉefe protektas la montaran ekologian sistemon kaj naturajn vidindejojn de mezvarma zono; la rezervejo Taibai-monto en la provinco Shaanxi protektas tipan ekologian sistemon de mezvarma zono; la rezervejo Wuyi-monto en Fujian provinco protektas ekologian sistemon de subtropika zono; la rezervejoj Xishuangbanna en Yunnan-provinco kaj Jianfeng-monto de Hainan-insulo protektas naturan ekologian sistemon de tropika zono; la rezervejo Huaping en Guangxi-provinco protektas verdajn larĝfoliajn arbarojn kun katajo (Cathaya argyrophylla) kiel la ĉefa; la rezervejoj Fenglin kaj Liangshui en Heilongjiang-provinco protektas valorajn ruĝajn pinarojn.

 


Granda pando de Wolong-rezervejo 
 

 

    En Ĉinio vivas 414 specoj da bestoj, 1 175 specoj da birdoj, 196 specoj da amfibioj, 315 specoj da rampuloj kaj 2 000 specoj da fiŝoj. Inter tiuj animaloj estas multaj raraj specoj. Iuj el la rezervejoj ja celis protekti tiujn rarajn bestojn. Ekz., la rezervejo Zhalong de Heilongjiang-provinco kaj la rezervejoj Xianghai kaj Momoge de Jilin-provinco estas starigitaj por ruĝvertaj gruoj; la rezervejoj Wolong kaj Wanglang de Sichuan-provinco por grandaj pandoj; la rezervejo Tiebu de Sichuan-provinco por makulaj cervoj kaj la rezervejo Nanwan de Hainan-insulo por makakoj. Krome, funkcias rezervejoj por protekti kelkajn aliajn specojn de raraj animaloj, ekz. la rezervejoj Birda Insulo de Qinghai-provinco, la rezervejo Serpenta Insulo sur Laotieshan de Liaoning-provinco, kaj tiuj respektive por granda salamandro, aligatoro kaj niponio (Nipponia nippon).

 

    Sur la vasta teritorio de Ĉinio troviĝas multaj pitoreskejoj, iuj el ili jam estas difinitaj kiel rezervejoj aŭ naturparkoj, kiaj la naturparkoj Jiuzhaigou, Huanglongsi kaj Jinyunshan de Sichuan-provinco, Xianrendong, Baishilazi kaj Fenghuangshan de Liaoning-provinco, Lushan-monto de Jiangxi-provinco, la ŝtata arbara parko Zhangjiajie de Hunan-provinco kaj la ŝtata parko Yushan-monto de Taiwan-provinco.

 

    En Ĉinio fondiĝis ankaŭ rezervejoj pro specialaj geologio kaj geomorfologio. Kvankam ili estas malmultaj, tamen ili ĉiuj havas sian trajton. La naturparko Wudalianchi-lagoj karakteriziĝas per la freŝe estingita vulkano kaj pitoreskejoj, la rezervejoj Daluge en Taiwan-provinco per valoraj marmoraj valoj; la rezervejo Shanwang en Shandong-provinco estas grava loko por paleontologiaj fosilioj; la rezervejoj Huanglongsi de Sichuan-provinco kaj Baishuitai de Yunnan-provinco estas travertinaj regionoj kun eksterordinare ĉarmaj pejzaĝoj.

 

    La rezervejoj ne nur ludas gravan rolon en protektado de biologiaj specoj minacataj de pereo kaj geologia sekco, sed ankaŭ liveras bazlokon al scienca esplorado kaj pretigis favorajn kondiĉojn por turismo. La klopodo de Ĉinio por protekto de natura medio vekis atenton de internaciaj organizoj. Kiam la organizo 'Homo kaj Biosfero" sub Unesko planis starigi rezervejan reton de la monda biosfero, ĝi akceptis la rezervejojn Changbai-montaro, Dinghushan kaj Wolong kiel konsistigajn partojn de la internacia biosfero.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio ")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng