Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Gimnastiko kontraŭ bronka astmo
2013-04-19

    Bronka astmo estas alergia malsano kun simptomoj de astmobruo kaj tusado. La malsanulo ofte sentas malfacilan spiradon pro ŝveliĝo de la muka membrano de la dukto kaj multiĝo de densa sekrecio el la duktointerno. Pli serioze estas, ke tiu malsano povas kaŭzi pulman emfizemon, se ĝi daŭras longtempe. Por kuraci la malsanon, krom preni medikamentojn, oni povas ankaŭ apliki fizioterapion kaj aliajn metodojn.

 

    Ĉisube ni prezentas al vi bonefikan kaj facile fareblan gimnastikon por kuraci tiun malsanon. Ĉiu seanco daŭras 10-15 tagojn. Post kelkaj seancoj la suferanto ricevos rimarkeblan pliboniĝon: malaperos spira perturbo kaj reduktiĝos la turmento de astmo. La efiko estas des pli rimarkebla por iuj suferantoj, kiuj kaj faras gimnastikon kaj prenas medikamentojn. Post unu aŭ du monatoj malaperas al ili astmo. Se oni antaŭsentas, ke astmo baldaŭ okazos, oni povas tuj fari gimnastikon por preventi ĝin. La fojoj kaj intenseco de gimnastado en ĉiu tago estu deciditaj laŭ la stato de malsano. La gimnastiko estas farata laŭ la jenaj paŝoj:

 

    1. Kuŝi dorse, malstreĉi la korpon, meti la manojn sur la subventron kaj stomakon, malrapide spiri profunde 1-2 minutojn kun malforta premo al la abdomeno.

 

    2. Kuŝi dorse, meti la brakojn ambaŭflanke de la korpo. Enspiri kun la manplatoj malsupren kaj la piedpintoj internen; poste elspiri kun la manplatoj supren kaj la piedpintoj en inversaj direktoj. Ĉe la dua enspiro turni la manplatojn malsupren kaj tiri la piedpintojn internen. Tiel ripeti la movojn 7-8 fojojn.

 

    3. Kuŝi dorse, enspiri kun la brakoj etenditaj ambaŭflanken de la korpo kaj la manplatoj supren. Dum elspiro teni la krurojn senmovaj kaj turni la supran korpon flanken, ĝis la du brakoj estas kunmetitaj. Poste fari enspiron kaj repreni la komencan pozon. Tiel ripeti la movojn alterne 7-8 fojojn.

 

    4. Kuŝi dorse, fari enspiron kun la kruroj senmovaj kaj per la manoj teni ambaŭflanke la talion. Ĉe elspiro malrapide fleksi la genuojn, ĉirkaŭpreni ilin kaj malforte alpremi ilin al la abdomeno. Poste, ĉe la dua enspiro preni la komencan pozon. Poste ripeti la movojn 7-8 fojojn.

 

    5. Kuŝi dorse, fari enspiron kun la kruroj senmovaj kaj la brakoj levitaj super la kapon. Ĉe elspiro rektigi kaj levi unu el la gamboj kaj tuŝi la genuon per ambaŭ manoj. Poste movi la alian gambon en la sama maniero. Tiel ripeti la movojn alterne 7-8 fojojn.

 

    6. Kuŝi dorse, fari enspiron kun la kruroj senmovaj kaj la brakoj levitaj super la kapon. Ĉe elspiro sidigi la torson kaj tuŝi per la manoj la piedpintojn kaj per la brusto la genuojn; poste ĉe la dua enspiro rekuŝiĝi kaj meti la manojn super la kapon. Tiel ripeti la movojn 7-8 fojojn.

 

    7. Kuŝi dorse, enspiri senmove, poste elspiri kun la brusto ĉirkaŭprenita de ambaŭ brakoj.

 

    8. Sidi, malpeze meti la manojn sur la ventron kaj nature spiradi 1-2 minutojn.

 

    Farante la gimnastikon oni devas atenti:

 

    1. La spirado devas esti natura, egalmezura kaj neretenata.

 

    2. Oni povas fari la gimnastikon 1-3 fojojn ĉiutage, krome, necesas ankaŭ promeni aŭ fari mildan sporton laŭ sia propra sanstato.

 

    3. Antaŭ ol fari la gimnastikon, oni devas aerumi la ĉambron. Sed por la gravaj malsanuloj necesas varmeta ĉambro.

 

    4. Elspirante oni povas eligi "A", "U" kaj similajn sonojn.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

   

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng